Malakito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malakito.
Polurita malakito

La malakito estas oksida mineralo kaj klaso de karbonato, nome kupra karbonato, do ĝi enhavas kupron (% Cu = 57,0%): Cu2CO3(OH)2. La nomo devenas el latina malachites, kaj siavice al malnova graka vorto aludante ties koloron. Dum la historio ĝi estis uzata por kolorigilo, sed nuntemope uzeblas plie kiel meznobla gemo, ĉefe por konstrui objektojn kiel ornamajn meblojn, kolonojn, ornamaĵojn, ktp.

Ĝi estas tre verda, vitre brile kaj estas ege durefrakteca. Tiu mineralo havas monoklinan simetrion (monoklina kristalsistemo). La relativa maso estas 3,9 kaj la dureco 3,5 ĝis 5.

Ĝi troviĝas en oksidaj partoj de kupro-kuŝejoj, kiel fibraĵoj aŭ amasoj laŭ formo de renojgrapoloj. En la tranĉolokoj ĝi ŝajnas kvazaŭ arboringoj.

La verdo de malakito estas venena.

Oni uzas ĝin, por fari luksajn objektojn kaj kiel gemo.

Gravaj kuŝaejoj estas en montaro Uralo en Rusio, Demokratia Respubliko Kongo, Ĉilio, Namibio kaj Aŭstralio.

Referencoj

Endre Dudich, "Ĉu vi konas la Teron? Ĉapitroj el la geologiaj sciencoj", Scienca Eldona Centro de UEA, Budapest, 1983.