Malcolm in the Middle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malcolm in the Middle
televida serio
Originala titolo Malcolm in the Middle
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando  Usono
Ĝenro Situacia komedio
Kreita de Linwood Boomer
Aktoroj Frankie Muniz
Jane Kaczmarek
Bryan Cranston
Christopher Masterson
Justin Berfield
Erik Per Sullivan
Muziko de John Flansburgh
Lingvo(j) Angla
Amplekso
Sezonoj 7
Epizodoj 151
Daŭro sen reklamoj 21–23 minutoj
Elsendo
Elsendita 9-a de januaro 2000 – 14-a de majo 2006
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr

Malcolm in the Middle estas usona televida situacia komedio kreita de Linwood Boomer por Fox Broadcasting Company. La serio unuafoje elsendiĝis la 9-an de januaro 2000 kaj finiĝis la 14-an de majo 2006, post 7 sezonoj kaj 151 epizodoj. Ĝi ricevis tre bonajn recenzojn kaj gajnis premion Peabody, sep premiojn Emmy kaj unu premion Grammy kaj estis nomumita por sep Oraj Globoj[1].

La serio montras la vivon de familio kun kvar (poste kvin) filoj. La ĉefa rolanto estas Malcolm (Frankie Muniz), pli-malpli normala knabo, kiu estas tre inteligenta. Lia patrino Lois (Jane Kaczmarek) estas tre aŭtoritata kaj estras la familion, dum lia patro Hal (Bryan Cranston) estas senkompetenta sed amema. Liaj fratoj estas Francis (Christopher Masterson), la plej aĝa, ribelema junulo, kiun la gepatroj sendis al armea lernejo; Reese (Justin Berfield), perfortema kaj neinteligenta, kiu ŝatas turmenti siajn fratojn kaj samlernejanojn; Dewey (Erik Per Sullivan), pli juna, inteligenta kaj talenta por muziko; la lasta frato, Jaime (James kaj Lukas Rodriguez), naskiĝas en la kvara sezono. Komence, la serio ĉefe koncentriĝas pri Malcolm, sed ĝi poste interesiĝas pri ĉiuj familianoj.

Notoj kaj referencoj

  1. Malcolm in the Middle - Awards (angle). IMDb. Alirita 2014-07-28.

Vidu ankaŭ