Maldekstra ekstremismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Maldekstra ekstremismo estas termino, ĝenerale uzata de ŝtataj instancoj kaj de la amaskomunikiloj, por politikaj orientiĝoj, ideologioj kaj aktivaĵoj ene de la politike maldekstra movado, kiuj malakceptas la demokratiajn, konstituciajn ŝtatojn kaj la kapitalismajn ekonomiajn sistemojn kaj volas anstataŭigi ilin per egalisma socio (ĉu aŭtoritate gvidita, ĉu memadministra). Temas do pri iaspeca terorismo motivigita per ekstreme maldekstra ideologio (komunismo, maoismo...). En la politika scienco la vorto ne estas faka termino[1]. Tamen, por ŝtataj instancoj kaj la amaskomunikiloj praktikas la paralelaj vortumoj por la - malsamaj, sed laŭ iuj kriterioj tamen kompareblaj - fenomenoj de maldekstra kaj dekstra ekstremismoj.

Referencoj

  1. Max Haase, artikolo Politischer Extremismus ("politika ekstremismo"), en la libro Wörterbuch Staat kaj Politik ("vortaro ŝtato kaj politiko"), eldonita de Dieter Nohlen, Munkeno 1996, 4-a eldono, paĝo 604: Politischer Extremismus gehört nicht zu den analytischen kaj empirischen Standardkonzepten der Sozialwissenschaften. ("politika ekstremismo ne estas inter la analizaj kaj empiriaj normaj konceptoj en la sociaj sciencoj")

Ŝablono:Ĝermo-politiko