Malnova Ŝtondomo (Mechterstädt)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
parta aspekto de sudokcidente (julio 2009)

Malnova Ŝtondomo (germane: Altes Steinhaus) estas monumentprotektotaĵo en la vilaĝokerno de Mechterstädt, Germanujo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam en 775 menciiĝis la bieno villa Mehderstede estante bieno de Abatejo Hersfeld. Poste la tuto venis en la manojn de Reinhardsbrunn, ankoraŭ pli malfrue de la damoj de la konventaninoj de la Katerina monaĥejo en Eisenach. Ĉirkaŭ la 1508-a jaro estis posedantoj la senjoroj de Reckrodt (ili venis el la regiono de Meinhard); la reston de la vilaĝo apartenis al la posedataro de la senjoroj de Hopfgarten.

La ejo el ŝtono alikonstruiĝis en 1526 kaj en 1531 Jobst de Reckrodt feŭdmastris pri bieno, tribunaloj kaj ekleziaj patronecoj. Post 1592 ree ekposedantis, post akiro fare de Herrmann von Reckrodt, la hopfgarten-anoj. Dum al Tridekjara milito okazis marodado plufoje. En 1642 Mechterstädt fariĝis landlima loko de la duklando Saksio-Gotao kaj stacio de lueblaj gardistoj. Finfine la oficiro Wolf Conrad von Gräfendorff povis vendi la komplekson.

En 1838/39 eksuverenis surloke Ernesto la 1-a (Saksio-Koburgo kaj Gotao) kaj la vilaĝo iĝis administradujo de la Duka justicujo de Tenneberg. Nur kvar jarojn pli malfrue oni neniigis la bienon kaj disdonis la teritoriojn al aĉetamaj vilaĝanoj. La ejoj mem iĝis loĝejoj.

Post la Dua mondmilito ekposedantis ĉi-tie post ŝtatigo la komunumo; loĝado ĉesis nur en 2000 kaj parto de la flankaj ejoj malkonstruiĝis.

Okaze de la tago de malfermitaj monumentoj en 2012 oni remalfermis la pordojn al vizitantoj. De tiam fakuloj pripensas taŭgan utiligon de la historiaĵo.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Temas pri domo el rompitaj kalkŝtonoj kun du etaĝoj kaj volbokelo. La pordaj kaj fenestraj truoj teretaĝe devis elporti plurajn ŝanĝojn. En al supra etaĝo estas ankoraŭ du tipe renesancstilaj, rektangulaj fenestroj kaj interne admireblas ankaŭ plafonpentrado el la 18-a jarcento. Orte al la ĉefa domo staras aldonita duetaĝa trabfakaĵo de ĉ. 1700. De la ringomuraro parto konserviĝis.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dehio-Vereinigung e. V.: Handbuch der Deutschen Kunstdenkmäler. Thüringen. Bearbeitet von Achim Hubel und Stephanie Eißing. Deutscher Kunstverlag, Berlino 1998, ISBN 3-422-03050-6, p. 787.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.9423410.52183