Malsat-plano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La malsat-plano (ankaŭ Backe-plano aŭ pli precize malsatmortiga plano; germane Der Hungerplan, der Backe-Plan) estas la nomumo fare de kelkaj historiistoj pri planoj de politikaj kaj militistaj gvidantoj de la Nazia Germanio, por lasi malsatmorti milionojn da homoj, post kiam la germanaj trupoj okupos la Sovetunion. Ili celis akiri ĉiujn superfluajn manĝaĵojn por la germanaj trupoj kaj la nova Germana Imperio kaj tiel eviti similajn sekvojn al tiuj de la unua mondmilito, kaŭzinta en la Germana Imperio malsatojn kaj sekve politikan revolucion. Ĉefreprezentanto de la tezo estis Christian Gerlach, kiu pruvis ke tiu plano iĝis oficiala politiko de la reĝimo kaj estis efektivigita post okupo de okcidentaj partoj de Sovetunio.

Aliaj historiistoj (Klaus Jochen Arnold) asertas, ke la favorigo de la germanaj pretendoj ne estis samnivela je intenca malsatmortigo en la okupitaj teritorioj. La nazioj nur enkalkulis (kaj ne enkonstruis), ke povas okazi amasa malsatmorto pro plenumo de la germanaj ekonomiaj pretendoj.

Laŭ ili la vera malsatmortiga plano okazis nur ĉe la Leningrada blokado.