Malsupra kastelo (Stedtfeld)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malsupra kastelo

manor house
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 59′ 33″ N, 10° 15′ 28″ O (mapo)50.9926310.25764Koordinatoj: 50° 59′ 33″ N, 10° 15′ 28″ O (mapo)
Malsupra kastelo (Stedtfeld) (Turingio)
Malsupra kastelo (Stedtfeld) (Turingio)
DEC
Malsupra kastelo (Stedtfeld)
Malsupra kastelo (Stedtfeld)
Situo de Malsupra kastelo (Stedtfeld)
Malsupra kastelo (Germanio)
Malsupra kastelo (Germanio)
DEC
Malsupra kastelo
Malsupra kastelo
Situo de Malsupra kastelo
Map
Konstruita 1667
vdr

La Malsupra kastelo (germane Unteres Schloss) estas la iama bienejo de frua farmego en Stedtfeld, nuntempe urbokvartalo de Eisenach, Germanujo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Malsupra kastelo en 1858

La kastelo kun la kuna bienejo konstruitis en 1667 laŭ komisio de Hans Joost la 2-a de Boyneburgk kiel anstataŭon de dum la Tridekjara milito malkonstruita akvokastelo. Ĝi servis al la sinjoroj de Boyneburgk jarcentojn loĝeje ĝis la ŝtatigo en 1945 fare de la sovetiaj okupantoj.

Post la senproprietigo germanaj forpelintoj el Orienta Eŭropo surloke gastigitis kaj la ĉambroj dividitis. Ĝis hodiaŭ la kastelo servas loĝeje. Krome ene estas la buroo de la urbokvartala urbestro kaj muzeo vilaĝa. Redono al la eksaj posedantoj ne okazis dum la 1990-aj jaroj; la nuna posedanto estas la urbo Eisenach. Je la fino de la jaro 2015-a la konstruaĵo aĉeteblis.[1][2]

Arkitekturo kaj ekipaĵaro[redakti | redakti fonton]

La kastelo estas trietaĝa, pucita trabfakaĵo kun groptegmento. Ĉe la suduesta angulo troviĝas okangula turo kun pinta spajro. Ekzistas parta keleco kun barelvolbo. En la interno oni havas krome ŝtonan helikan ŝtuparo kun blazonoj. En la unua supra etaĝo disponeblas fortimpresa salonego kun ĉirkaŭantaj plafonpentraĵoj el la 18-a kaj 19-a jarcentoj.

Dancado sub la tilio - eltiraĵo el al planfonpentraĵo de la festa salono

En 1755 pentris I. E. Schuchmann el Eisenach artaĵon de kulturhistoria valoro. La muroj salonaj kovritis per vandtapiŝo montranta panoramon de la medio kastela. Krom la vidojn je la ĉirkaŭaĵoj (kun rigardo al Wartburg oni havas scenojn el la vilaĝa vivo de ĉ. 1855, ekz. subtilian dancon aŭ ĉasadscenojn. En al 1990-a jaroj ekis restaŭradlaboroj.[3]

Ĉe la ŝtuparo estas historiaj blazonoj kiuj parte forigitis en 1946 laŭ ordono de la sovietiaj okupantoj. Ili ankaŭ volis ke ĉiuj boyneburgk-aĵoj ĉe la ekstera fasado malaperu.

Multon de la internaĵoj, ekz. mebloj el la 16-a jarcento, perdiĝis post 1945.

Kastelokorto[redakti | redakti fonton]

Kastela korto kun puto

En 1754 starigitis puto rokoko-stila sur la kastela korto. Ĝin ornamis blazonoj de la konstrukomisiintoj. La putocentro havis du vizaĝmaskojn kaj delfenoskulptaĵojn. Kelkaj ekonomiejoj devis malkonstruiĝi pro kadukeco troa en la 1990-aj jaroj kiel ankaŭ la norde la de la kastela korto situinta Posta Kastelo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]