Maltitolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sorbitola glukozido
Kemia formulo
C12H24O11
Maltitolo
Bastona kemia strukturo de la
Maltitolo
Maltitolo
Tridimensia kemia strukturo de la Maltitolo
Maltitolo estas komerce akirebla
Maltitolo estas komerce akirebla.
Alternativa(j) nomo(j)
CAS-numero-kodo 585-88-6
ChemSpider kodo 432001
PubChem-kodo 493591
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka, hidroskopa, lumsensiva solidaĵo[1]
Molmaso 344,31596 g mol−1
Denseco 1,69 g/cm−3[2]
Fandpunkto 150 °C [3]
Bolpunkto 788,5 °C [4]
Refrakta indico  1,6340
Acideco (pKa) 12,84
Ekflama temperaturo 430,7 °C [5][6]
Solvebleco Akvo:solvebla
Mortiga dozo (LD50) 5000 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P264+265, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P319, P321, P332+317, P337+317, P362+364, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Maltitolosorbitola glukozido estas organika kombinaĵo rezultanta el interagado de la glukozo kaj sorbitolo. Ĝi estas blanka, hidroskopa, lumsensiva solidaĵo, solvebla en akvo. Maltitolo posedas 12 karbonatomojn, 24 hidrogenatomojn kaj 11 oksigenatomojn. Maltitolo uzatas en kemiaj sintezoj kaj en la preparado de farmaciaĵoj kaj gustigaĵoj.

Maltitolo estas sukeralkoholo (poliolo) uzata kiel sukeranstataŭaĵo kaj laksigilo. Ĝi havas 75-90% de la dolĉeco de sakarozo kaj preskaŭ identajn trajtojn, krom malheliĝo. Ĝi estas uzata por anstataŭigi tablan sukeron ĉar ĝi estas duone pli energia, ne kaŭzas dentan kadukiĝon kaj havas iom malpli grandan efikon sur sanga glukozo. En kemiaj esprimoj, maltitolo estas konata kiel 4-O-α-glukopiranozila-d-sorbitolo.

Maltitolo estas dusakarido produktita per hidrogenado de maltozo akirita elde la amelo. Maltitolsiropo, hidrogenigita amelo-hidrolizo, estas produktita per hidrogenaĵo de maizsiropo, miksaĵo de karbonhidratoj produktitaj de la hidrolizo de amelo. Ĉi tiu produkto enhavas inter 50% kaj 80% da maltitolo laŭ pezo. La resto estas plejparte sorbitolo, kun malgranda kvanto de aliaj suker-rilataj substancoj.

La alta dolĉeco de maltitolo permesas ĝin esti uzata sen esti miksita kun aliaj dolĉigiloj. Ĝi elmontras malgrandan malvarmigan efikon (pozitiva varmo de la solvaĵo) en komparo kun aliaj sukeralkoholoj, kaj estas tre simila al la subtila malvarmiga efiko de sakarozo. Ĝi estas uzita en bombonfabrikado, precipe sensukera malmola bombono, maĉgumoj, ĉokoladoj, bakaĵoj, kaj glaciaĵoj. La farmacia industrio uzas maltitolon kiel ingrediencon, kie ĝi estas uzata kiel malalt-kaloria dolĉigagento. Ĝia simileco al sakarozo permesas al ĝi esti uzita en siropoj kun la avantaĝo ke kristaliĝo (kiu povas kaŭzi algluiĝon de la botelĉapoj) estas malpli verŝajna. Maltitolo ankaŭ povas esti utiligita kiel plastifikilo en gelatenkapsuloj, kiel hidratiganto, kaj kiel humidigilo.

Kemiaj proprecoj[redakti | redakti fonton]

Maltitolo en ĝia kristaligita formo mezuras la saman (volumenon) kiel tablosukero kaj malheliĝas kaj karameliĝas en maniero tre simila al tiu de sakarozo post likviĝado per eksponiĝo al intensa varmo. La kristaligita formo estas facile dissolvita en varmaj likvaĵoj (120 / 48.9 °C kaj supre); la pulvora formo estas preferita se estas uzataj ĉambra temperaturo aŭ malvarmaj likvaĵoj. Pro ĝia sakarozo-simila strukturo, maltitolo estas facile produktebla kaj komerce havebla en kristaligitaj, pulvorigitaj, kaj siropaj formoj.

Ĝi ne estas metaboligita de buŝaj bakterioj, do ĝi ne kaŭzas dentokadukiĝon. Ĝi estas iom pli malrapide sorbita ol sakarozo, kio faras ĝin iom pli taŭga por homoj kun diabeto ol sakarozo. Ĝia nutra energivaloro estas 2,1 kcal/g (8,8 kJ/g); (sakarozo estas 3,9 kcal/g (16,2 kJ/g)).

Sintezoj[redakti | redakti fonton]

Sintezo 1[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de la maltitolo per traktado de glukozo kaj sorbitolo. Rimarku ke la hidroksilo de la glukozo al la tria karbono de la sorbitolo:

glukozo +sorbitolo Maltitolo +akvo


Sintezo 2[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de la maltitolo per reduktado de maltozo:

maltozo Maltitolo

Sintezo 3[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de la izomaltitolo per traktado de glukozo kaj sorbitolo. Rimarku ke la hidroksilo de la glukozo al la unua karbono de la sorbitolo:

glukozo +sorbitolo Izomaltitolo +akvo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]