Malvarmosumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La malvarmosumo de iu vintromonato rezultas, se oni adicias la numerajn valorojn de ties negativaj tagaveraĝtemperaturoj (temperaturoj sub 0°C).

Tiun statistikan valoron oni ofte prenas por kompari la glaciiĝon de lagosurfacoj.

Por prijuĝi la severecon de iu vintro, oni adicias ĉiujn negativajn tagaveraĝtemperaturojn de novembro ĝis marto. La rezulto donas jenan konstaton:

Sumo < 100   = tre milda vintro
Sumo 100-200 = normala vintro
Sumo 201-300 = modere severa vintro
Sumo 301-400 = severa vintro
Sumo > 400   = tre severa vintro