Manĝoprezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Manĝoprezoj referencas al la averaĝa preznivelo por manĝaĵoj tra landoj, mondoregionoj kaj je tutmonda skalo.[1] Manĝoprezoj havas efikon sur produktantoj kaj konsumantoj.

Ekzemplo de manĝoprezo por tomatoj en usonaj dolaroj porfunte.
Pritakso de Manĝoprezoj fare de la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo.

Manĝoprezaj niveloj dependas el procezoj de la Nutrindustrio, kiel merkatado kaj distribuado. Fluktuado en manĝoprezoj estas determinata per nombraj kunagantaj faktoroj.[2] Geopolitikaj aferoj, tutmonda varpeto, interŝanĝoj,[3] registara politiko, malsanoj kaj agrikultura rendimento, energikostoj, disponeblo de naturaj rimedoj por agrikulturo,[4] spekulado de manĝaĵoj,[5][6][7] ŝanĝoj en la uzado de la tero kaj en la vetero havas rektan efikon sur la pliigo aŭ malpliigo de la manĝoprezoj.[8]

La konsekvencoj de fluktuado de manĝoprezoj estas multaj. Pliiĝoj en manĝoprezoj, aŭ agrikultura inflacio, endanĝerigas nutrosekurecon, partikulare por evolulandoj, kaj povas okazigi socian maltrankvilon.[9][10][11] Pliigoj en manĝoprezoj estas rilataj al malsimilecoj en dietokvalito kaj sano,[12] partikulare inter suferantaj loĝantaroj, kiel ekzemple ĉe virinoj kaj infanoj.[13]

Manĝoprezoj averaĝe plialtiĝos pro vario de tialoj. Kreskanta monda loĝantaro metos premon al la mendado kaj ofertado. Klimata ŝanĝo pliiĝos okazaĵojn de ekstrema vetero, kiel sekegoj, ŝtormoj kaj pluvegoj, kaj ĝeneralaj plialtiĝoj de temperaturo havos efikon sur la manĝoproduktado.[14]

Je ioma etendo, nedezirataj preztendencoj povas esti kontraŭataj pere de Nutraĵopolitiko. Ekzemple interveno por redukti la manĝoperdojn al rubo, se sufiĉe granda, povos reteni la plialtigon de prezoj en la liveradĉeno kie la interveno okazu.[15]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2013-10-08) “Food Prices”, Our World in Data. 
  2. . 5 Causes of High Food Prices (angle). Alirita 2020-09-19.
  3. (2008) What's Driving Food Prices?, Issue Report (angle).
  4. (2012-12-01) “Crop losses due to diseases and their implications for global food production losses and food security”, Food Security (en) 4 (4), p. 519–537. doi:10.1007/s12571-012-0200-5. 
  5. "Hedge funds accused of gambling with lives of the poorest as food prices soar", The Guardian, 2010-07-18. (angle)
  6. Food speculation (angle) (2014-12-09). Alirita 2020-09-19.
  7. (2013) “Food price volatility and financial speculation”, FAC Working Paper 47 (en). 
  8. Food Price Explained (en-US). Alirita 2020-09-19.
  9. (2015) “Rising Food Prices, Food Price Volatility, and Social Unrest”, American Journal of Agricultural Economics (en) 97 (1), p. 1–21. doi:10.1093/ajae/aau038. 
  10. . Climate Change and Rising Food Prices Heightened Arab Spring (angle). Alirita 2020-09-19.
  11. . Food Price Spikes and Social Unrest: The Dark Side of the Fed's Crisis-Fighting (en-US). Alirita 2020-09-19.
  12. (2015-10-01) “Contribution of food prices and diet cost to socioeconomic disparities in diet quality and health: a systematic review and analysis”, Nutrition Reviews (en) 73 (10), p. 643–660. doi:10.1093/nutrit/nuv027. 
  13. (2010-01-01) “Maternal and Young Child Nutrition Adversely Affected by External Shocks Such As Increasing Global Food Prices”, The Journal of Nutrition (en) 140 (1), p. 162S–169S. doi:10.3945/jn.109.111682. 
  14. Climate Change: The Unseen Force Behind Rising Food Prices?. World Watch Institute (2013). Arkivita el la originalo je 17a de Julio 2018. Alirita 7a de Junio 2016.
  15. (2019) The State of Food and Agriculture 2019. Moving forward on food loss and waste reduction, In brief. Rome: FAO, p. 18.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]