Mangaloro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kemia industrio en Mangaloro funkcianta el 1976.

Mangaloro (en tulua: Kudla, ಕುಡ್ಲ; kanara: ಮಂಗಳೂರು, Mangalūru; konkana: Kodial, ಕೊಡಿಯಾಲ್; ĉe Bearoj: Maikala, ಮೈಕಾಲ) estas la ĉefa havenurbo de la barata subŝtato de Karnatako. Bordita de la Araba Maro kaj la montoteritorioj de la Okcidentaj Ghatoj, Mangaloro estas la administra sidejo de la distrikto de Dakŝina Kanara en sudokcidenta Karnatako.

Mangaloro ricevas sian nomon el loka hindua diaĵo Mangaladevi.

Mangaloro estas demografie diversa kaj en ĝi onu uzas komune diversajn lingvojn, nome tulua, konkana, kanara, kaj la dialekto de la Bearoj; ĝi estas la plej granda urbo de la regiono de Tulu Nadu. La pejzaĝo de la urbo karakteras pro montetaj deklivoj, kokonuspalmoj, riveretoj kaj konstruaĵoj de tre ruĝaj tegmentoj.[1] Laŭ ŝtata disvolviga projekto, Mangaloro estis lokita kiel la 8a plej pura urbo en la lando. En Karnatako estus la 2a post Misoro.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Babu, , "Tiles for style, 'The Hindu', 17a Februaro 2007. Kontrolita 2008-04-05.
  2. "Mysore comes clean over B’lore, Deccan Herald, 10a Majo 2010. Kontrolita 2010-05-12.