Manila Metropolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Manila Metropolo, tagaloge Kalakháng Maynilà, Kamaynilaan, aŭ la Nacia Ĉefurba Regiono, tagaloge Pambansáng Punong Rehiyón, estas la administranta regio ampleksanta 17 lokajn registarajn unuojn, inkluzive de 16 urboj kaj la municipo de Pateros. Unu el la lokaj registaraj unuoj estas la urbo de Manilo, la nacia ĉefurbo de Filipinoj. La urbo Kezonurbo, tagaloge Lungsód Quezon, ankaŭ unu el la lokaj registaraj unuoj de la Manila Metropolo, estis la eksa ĉefurbo (1948–1976) de Filipinoj.

Noma Origino

Nilád, Scyphiphora hydrophyllacea.

La Manila urbnomo venas el la tagaloga esprimo "May nilád!", kiu signifas "Ekzistas nilád!". La nilád estas specio de arbedo sur plaĝoj de la rivero Pasig kaj de la Manila Golfo. Tiu specio estas Scyphiphora hydrophyllacea kaj ĝi povas kreski al alteco de 3 metroj.

Loĝantaro

La loĝantaro de la Manila Metropolo estas pli ol 11 553 427 personoj. La Manila Megalopolo aŭ la Pligranda Manilo, kiu inkluzivas ankaŭ de antaŭurboj en la apudaj provincoj de Laguna, Cavite, Rizal, kaj Bulacan, havas loĝantaron de ĉirkaŭ 20 milionoj da personoj.

Lokaj Registaraj Unuoj

Politika mapo de la Manila Metropolo kun ĝiaj lokaj registaraj unuoj.

Kune la 17 lokaj registaraj unuoj de la Manila Metropolo havas landan areon de 638,55 km2.

Transporto

Ekzistas larĝaj ŝoseoj por aŭtomobiloj. Ekzistas aŭtobusa sistemo kaj urbtrajna sistemo. Ekzistas multaj publikaj ĵipoj.

Bildaro

Bonvolu alklaki bildon por pligrandigi ĝin.