Manu (genro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Manu estas genro de prahistoriaj marbirdoj. Ĝi vivis dum la komenca Oligoceno, kaj estas konata el kelkaj ostoj de fosilioj trovitaj en Novzelando. Ties nomo derivas el la Maoria lingvo, kaj estas la komuna polinezia termino por "birdo".

La restoj ŝajnas kiel tiuj de praalbatroso, kaj tiaj birdoj estis certe tiam (vidu Eopuffinus, Lonchodytes, Murunkus kaj Tytthostonyx) kaj ŝajne distribuitaj tutmonde. Tamen, ĉar oni konis nur malmultajn ostojn de Manu, ties ŝajna simileco kun la Procelarioformaj ŝajne povus esti nur supraĵa. Pro ties konsiderinda grando kaj epoko de Paleogeno, ĝi povus ankaŭ esti estinta unu el plej malgrandaj membroj de la granda grupo de falsodentuloj (Pelagornitedoj), eble kompareblaj laŭ grando kun la Odontopteryx toliapica de la komence Eoceno.