María Dolores Pradera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
María Dolores Pradera
Persona informo
Naskonomo María Dolores Fernández Pradera
Aliaj nomoj María Dolores Pradera
Naskiĝo 29-an de aŭgusto 1924 (1924-08-29)
en Madrido
Morto 28-an de majo 2018 (2018-05-28) (93-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Edz(in)o Fernando Fernán Gómez
Infano Helena Fernán-Gómez
Okupo
Okupo kantisto • filmaktoro • diskografa artisto • aktoro
vdr

María Dolores Fernández Pradera (Madrido; 29a de Aŭgusto 1924 - 28a de Majo 2018​), arte María Dolores Pradera, estis hispana kantistino kaj aktorino. Ŝia arta kariero startis en 1943 estante unua figuro de teatro,​ poste kiel kinaktorino kaj finfine kantistino ĉefe por koncertaj spektakloj.

Pro la sukceso de siaj diskaj registraĵoj, ŝi faris turneojn tra diversaj landoj, speciale en Hispanameriko, kaj dediĉis sin entute al kantado ekde komenco de la 1970-aj jaroj.​ Pro sia laboro, ŝi atingis tutmondan famon por disvastigi kelkajn ĝenrojn de la hispanamerika popolmuziko kaj de la hispana popolkanto kaj la verkaron de siaj plej grandaj aŭtoroj. Pro sia personeco sur la scenejo, sia basa kaj forta voĉo kaj eleganta gestaro, ŝi estis​ populare konata kiel La Gran Señora de la Canción (La Granda kantodamo).

Ŝia partopreno en la arta etoso ebligis, ke ŝi rilatis kun diversaj gravuloj, inter kiuj elstaras hispanoj Amparo Rivelles, Lola Flores, Francisco Rabal, Marifé de Triana, Rocío Jurado, Amaya Uranga, Carlos Cano, Joaquín Sabina, Luis Alegre; la kolombia Helenita Vargas, la meksikaj Chavela Vargas kaj Lola Beltrán kaj la argentinanoj Alberto Cortez kaj Mercedes Sosa, inter aliaj. Ŝi estis la unua hispanino kiu kantis en la Royal Albert Hall de Londono kaj ŝi ludis ankaŭ en Madison Square Garden de Novjorko.​

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]