Marĉoj Mai Po

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Fiŝlago en Mai Po.
Gvidisto klarigas al studentoj.

Marĉoj Mai Po (en ĉina 米埔濕地) estas naturrezervejo situanta ĉe Juen Long en Hongkongo, Ĉinio. Ĝi estas parto de la golfo Hau Hoi Ŭan, nome malantaŭa golfo, internacie grava humidejo kiu estas fakte neprofunda estuaro, ĉe la elfluoj de la riveroj Ŝam Ĉun, Ŝan Pui kaj Tin Ŝui Ŭai Nullah. Ĝi estis listata kiel Ramsar-loko laŭ la Ramsar-Interkonsento en 1995, kaj eltenas gravajn nombrojn de humidejajn birdojn, kiuj ĉee alvenas vintre kaj dum la printempa kaj aŭtuna migradoj. La eduka centro kaj natura konservaareo estas 1.5 km² granda kaj ties ĉirkaŭa humidejo havas areon de 6 km². Ĝi havigas konservareon por mamuloj, reptilioj, insektoj, kaj ĉirkaŭ 350 specioj de birdoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]