Maršíkov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maršíkov
germane Marschendorf
vilaĝo
Vido al centro de la municipo kun preĝejo de sankta Mikaelo
Oficiala nomo: Maršíkov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Šumperk
Administra municipo Velké Losiny
Historia regiono Moravio
Montaro Hanuŝovica montetaro
Domoj 92
Situo Maršíkov
 - koordinatoj 50° 02′ 02″ N 17° 04′ 35″ O / 50.03389 °N, 17.07639 °O / 50.03389; 17.07639 (mapo)
Katastro 8,30 km² (830 ha) Maršíkov
Loĝantaro 170 (2021)
Denseco 20,48 loĝ./km²
Unua skribmencio 1351
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 788 15
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Maršíkov
Portalo pri Ĉeĥio
Preĝejo de sankta Mikaelo

Maršíkov (germane Marschendorf) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Velké Losiny en distrikto Šumperk. Vivas ĉi tie 170 loĝantoj (2021). Ĝi etendiĝas en entranĉita valo de rojo Maršíkovský potok, oriente de centro de Velké Losiny. Ĝi estas precipe konata pro sia ligna fostodoma preĝejo de sankta Mikaelo, kiu estas konstruita sen unusola najlo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1351, jam tiam estis en Maršíkov paroĥo. En la jaro 1494 la vilaĝo estis tralasita el markgrafa feŭdo, en la 16-a jarcento ĝi jam apartenis al senjorujo de Losiny. Komence de la 17-a jarcento la vilaĝo estis apartigita de la tiu ĉi senjorujo kaj alligita al Vízmberk (hodiaŭa Loučná nad Desnou). En la jaro 1609 lokaj evangeliistoj konstruis lignan preĝejon, kiu konserviĝis ĝis hodiaŭ.

En la jaro 1786 estis sur parto de parceloj konstruita domaro Nový Maršíkov, kiu pli ůposte kuniĝis kun la municipo. Post la jaro 1848 Maršíkov fariĝis parto de juĝeja distrikto Vízmberk. La municipo estis plu pure agrikultura. Kiam estiĝis unua respubliko de Ĉeĥoslovakio, havis en la municipo la plej grandan apogon Germana asocio de terkulturistoj, kiu gajnis en balotoj en Parlamentejon de Ĉeĥoslovaka respubliko en 1935. Eĉ post la jaro 1945 Maršíkov restis agrikultura municipo.

Post ellandigo de germana loĝantaro Maršíkov estis alloĝigita de loĝantoj el aliaj regionoj. Signifajn mastrumobjektojn ekz. okupis familioj el Valaĥio (Bylnice). Maršíkov estis alligita al municipo Velké Losiny en la jaro 1976.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869621
1880612
1890654
1900615
1910599
1921558
JaroLoĝantoj
1930540
1950319
1961302
1970292
1980237
1991195
JaroLoĝantoj
2001195
2011167
2021170