Marborda regiono de Oaĥako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marborda regiono de Oaĥako

jen la regionoj de la subŝtato Oaxaca (Oaĥako): la Marborda regiono de Oaĥako montratas helruĝe en la sudokcidento
jen la regionoj de la subŝtato Oaxaca (Oaĥako): la Marborda regiono de Oaĥako montratas helruĝe en la sudokcidento
region of Oaxaca
Bazaj informoj
Areo 11 605 km²
Loĝantaro 534 010 (en 2010)
vdr

La Marborda regiono de Oaĥako (hispane "Región Costa de Oaxaca", loke ofte mallongigata "Costa" aŭ "Costa Chica"[1]) estas parto de la subŝtato Oaxaca (en Esperanto Oaĥako) de Meksiko. Ĝi situas en la sudokcidento de la subŝtato - sude ĝin limigas la Pacifika Oceano kaj norde la Suda Patrinmontaro. La regiono kovras areon de 11 605 kvadrataj kilometroj kaj en 2010 ĝi havis sume 534 010 loĝantojn. La teritorio estas turisma centro, kiu koncentriĝas aparte en la komunumoj Santa María Huatulco kaj San Pedro Mixtepec (Juquila).

La regiono estas dividita en tri distriktojn, kiu plue subdividiĝas je po pluraj komunumoj (sume en la regiono estas 50 komunumoj):

  • Jamiltepec (okcidente)
  • Juquila (meze)
  • Pochutla (oriente)

Referencoj

  1. Costa Chica, "malgranda marbordo", ankaŭ estas la nomo de la okcidente najbara marbordo en la subŝtato Guerrero. Ambaŭ regionoj historie, ekonomie kaj kulture interligiĝas.