Marcel Bobin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marcel Bobin
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aŭgusto 1875 (1875-08-19)
Morto 31-an de januaro 1946 (1946-01-31) (70-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Marcel BOBIN [boben] (naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1875 en Parizo; mortis en januaro[1] aŭ februaro[2] 1946 [3]) estis franca esperantisto, inĝeniero kaj vitraĵkomercisto. Li interesiĝis pri pacifisma agado, profilaktika agado, veneraj malsanoj kaj seksa edukado. Li zorgis precipe pri instruado de Esperanto kaj gvidis en Paris superan kurson. Bobin verkis: Les mots Esperanto groupés selon le sens, 1906. Li estis membro de la Lingva Komitato, ĝis minimume 1929[4] aŭ pli longe.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Niaj mortintoj, en: Esperanto marto-aprilo 1946, paĝo 6.
  2. Niaj mortintoj 1939–1946, en: Esperanto novembro-decembro 1946, paĝo 4.
  3. Laŭ Historio de Esperanto, III, p. 1033 Bobin estas mortinta la 1945-12-27.
  4. UEA-Jarlibro 1929, p. 31.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.