Marcel Duchamp

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marcel Duchamp

Marcel DUCHAMP (naskiĝis la 28-an de julio, 1887, mortis la 2-an de oktobro, 1968) estis franca/usona artisto kies verko kaj ideoj konsiderinde influis la evoluojn de post-Dua Mondmilita okcidenta arto, kaj lia konsilo al modernaj kolektantoj helpis formi la artismojn de la Okcidenta arta mondo. Lia influo daŭris en la dudek unuan jarcenton.

Li estas la plej ofte asociata kun la movadoj de Dada kaj Superrealismo, tamen li apenaŭ partoprenis en la movado de Dada en Parizo post partopreni en la movado de Dada en Novjorko, kaj lia partopreno en la Superrealisma movado estis malantaŭ la scenoj.

Kelkaj mil libroj kaj artikoloj provas interpreti la verkon kaj filozofion de DUCHAMP, sed en intervjuoj kaj lia skribaĵo, li nur aldonis al la mistero. La interpretoj interesis lin kiel iliaj propraj kreadoj, kaj kiel respeguliĝoj de la interpretantoj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.understandingduchamp.com greke http://www.marcelduchamp.net greke http://www.marcel-duchamp.com greke http://www.toutfait.com