Ora Sekcio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Ora Sekcio (france: Section d'or) estas grupo de artistoj fondita en 1910-1911 de Jacques Villon, Raymond Duchamp-Villon kaj Marcel Duchamp, kun Robert Delaunay, Albert Gleizes, František Kupka, Henri Le Fauconnier, Fernand Léger kaj Jean Metzinger, por konsistigi apartan fluon disde la pioniroj.

Ĉiudimanĉe de 1911 ĝis 1914, Villon kunigas en sia ateliero, straton Lemaître en Puteaux, André Salmon, Guillaume Apollinaire, Maurice Princet kaj diversajn artistojn, kiuj proklamas la singularecon de sia alpaŝo: «kie Kubismo senradikigas, la Ora Sekcio enradikigas» (Villon). Kvankam devenintaj de ortodoksa kubismo, ili ellaboras, sub la influo de sia gastiganto, defendan sistemon postulantan priserĉon de harmonio kaj idealaj formoj regataj de la principo de Ora proporcio de Renesanco, de kie devenas la nomo Ora Sekcio (Villon). Praktike, la plimulto el la pentristoj nenion sciante pri geometrio, tiu principo estas aplikata pli instinkte ol matematike. Artistoj zorgantaj enskribiĝi en modernecon, ili interparolas pri afrika arto, ne-Eŭklida geometrio, Futurismo kaj kronofotografiaj priserĉoj de Étienne-Jules Marey kaj Eadweard Muybridge.

La intelekta karaktero de ilia alpaŝo plaĉas al la ortodoksulo Juan Gris en 1912. Li eble estis por tiuj «kubistoj», kun Metzinger kaj Apollinaire, valora inform-agento pri la faroj de Montmartre-anoj. Post la ekspozicio de futuristoj ĉe Berheim Jeune (en februaro 1912), ili ekspozicias en galerio de Boétie (en oktobro 1912) por riveligi la novajn direktivojn de sia movado. Krom la fondintoj, la ekspozicio kunigas Alexander Archipenko, André Lhote, Roger de la Fresnaye, Louis Marcoussis kaj Francis Picabia. Robert Delaunay, zorgante eviti etikedojn, ne ekspozicias. Kvankam malkaŝante la influon de Montmartre, la prezentitaj verkoj distingiĝas per intregrado de koloro, de dinamismo kaj simultaneco ĉe kies fonto troviĝas Sonia Delaunay kiu disvolvos ĝin kun Robert Delaunay en pentrado, modo, dekoracia arto. Post tiu ekspozicio, Appolinaire signalas la «distiriĝon» de kubismo kaj la naskiĝon de Orfismo. Iom poste, referencoj al Renezanco kaj rifuzo aparteni al grupo provokas la rezignon de Léger, Delaunay kaj Duchamp.

Internaj ligiloj[redakti | redakti fonton]