Eŭklida geometrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Euclid's postulates.png

La Eŭklida geometrio estas la klasika geometrio, kiun une priskribs Eŭklido en sia verko Elementoj (en la 3-a jarcento antaŭ Kristo). Li kolektis la tutan tiaman matematikan scion de la grekoj. Hodiaŭ lia verko estas konata kiel la unua konata aksiomigado en la historio de matematiko. Komence geometrio estis uzata nur en surfaco kaj tri dimensia spaco kunligante ĝin kun fizika mondo, kiun ĝi devis priskribi. Do samtempe ĝi ne ebligis esplori aliajn geometriojn.

Aliro de Eŭklido fruktis neordinaran fenomenon de matematika kulturo de antikvaj grekoj - teoremoj geometriaj ili tre ŝatis pruvi per cirkelo kaj rektilo. Alidire ili desegnis cirklojn kaj rektojn. Tiaj baraĵoj hodiaŭ estas nomata kiel klasikaj konstruaĵoj. En 1833 oni pruvis, ke ĉiuj tiaj konstruaĵoj povas fari uzante nur rektojn, se estus donita unu cirklon kun konata mezo (Teoremo de Poncelet–Steiner) aŭ povas fari same nur uzante cirkelon (Teoremo de Mohr–Mascheroni).

Aksiomoj de Eŭklido[redakti | redakti fonton]

Eŭklida geometrio (ankaŭ tradicie nomata sinteza geometrio), prezentata estas kiel aksiomaro. Kaj ĉiuj alia teoremoj devas elflui el aksiomoj.

En sia verko Eŭklido prezentis kvin aksiomojn pri surfaco (kiu nomiĝas tial eŭklida surfaco):

  1. Ajnaj du punktoj povas kunligi per rekta segmento.
  2. Ajna segmento povas plilongigi nebarite (por havi rekton).
  3. Por ajna segmento oni povas fari cirklon kun mezo en unu fino de la segmento kaj kun radiuso, kiu egalas al longeco de ĝi.
  4. Ĉiuj ortaj anguloj estas kongruaj.
  5. Du rektoj, kiuj tranĉas la tiran tiel, ke sumo de enaj anguloj je unu flanko estas malpli ol du ortoj, tranĉiĝos je ĉi tiu flanko.

Por geometrio en surfaco la kvina aksiomo a.n. aksiomo de Eŭklidoaksiomo de paraleleco povas esprimi ankaŭ tiel:

„Tra punkto povas desegni nur unu rekton kiu ne estas disa kun alia rekto (kiu ne trairas la punkton)”.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]