Kvadrato (geometrio)
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 8 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
Kvadrato (aŭ regula kvarlatero) estas geometria figuro kun 4 egalaj lateroj kaj 4 egalaj anguloj. Ĝi estas speciala kvarlatero, kaj estas samtempe rektangulo kaj rombo.
Kvadrato estas samtempe 2-hiperkubo (aŭ alivorte 2-dimensia hiperkubo) kaj 2-kruco-hiperpluredro (aŭ alivorte 2-dimensia kruco-hiperpluredro).
Kvadrato havas jenajn ecojn:
- la kvar lateroj havas la saman longon
- la kvar internaj anguloj egalas: ili ĉiuj estas 90°
- ĝi havas kvar simetriaksojn: la du mezortantoj kaj la du diagonaloj
- la du diagonaloj havas la saman longecon, duonigas unu la alian kaj ortas unu al la alia
- la sekcipunkto de la diagonaloj estas la centro de la ĉirkaŭcirklo kaj de la encirklo de la kvadrato: La kvadrato do estas kaj kordokvarlatero kaj tangentokvarlatero.
| Formuloj de la kvadrato | ||
|---|---|---|
| Longo de latero | ![]() |
|
| Areo | ![]() |
|
| Perimetro | ![]() |
|
| Longo de diagonalo | ![]() |
|
| Radiuso de la ĉirkaŭcirklo | ![]() |
|
| Radiuso de la encirklo | ![]() |
|
Vidu ankaŭ [redakti]
|
||||||
| Plurlateroj |
|---|
| Triangulo | Kvarlatero (vd. ankaŭ Kvadrato) | Kvinlatero | Seslatero | Seplatero | Oklatero | Naŭlatero | Deklatero | Dekunulatero | Dekdulatero | Dekseplatero | Dudeklatero | 257-latero | 65537-latero |
| (vd. ankaŭ: Regula plurlatero, Konveksa plurlatero, Steloplurlatero) |







