Deklatero
El Vikipedio
| Regula deklatero | |
| Simbolo de Schläfli | {10} t{5} |
| Figuro de Coxeter-Dynkin | |
| Verticoj | 10 |
| Lateroj | 10 |
| Geometria simetria grupo | Duedra (D10) |
| Areo | ![]() ![]() (t estas la latera longo) |
| Ena angulo | 144° |
En geometrio, deklatero estas plurlatero kun 10 lateroj.
Enhavo |
Regulaj deklateroj [redakti]
Regula deklatero estas deklatero kiu estas regula plurlatero.
Ĉe konveksa regula deklatero ĉiuj lateroj estas egalaj kaj ĉiuj enaj anguloj estas 144°. Ĝia simbolo de Schläfli estas {10}.
Nekonveksa regula deklatero estas 10-latera stelo, stelodeklatero. Ĝia simbolo de Schläfli estas {10/3}.
Regula deklatero estas konstruebla kun cirkelo kaj liniilo. Unu el variantoj konstrui ĝin estas jena:
- Konstrui regulan kvinlateron.
- Konstrui ĉirkaŭskribitan cirklon ĉirkaŭ la kvinlatero (verŝajne ĝi jam estos konstruita dum la konstruo de la kvinlatero).
- Disdividi ĉiun arkon de la ĉirkaŭskribita cirklo inter du najbaraj verticoj de la kvinlatero je du egalaj duonoj.
- Verticoj de la kvinlatero kune kun la mezpunktoj de la arkoj estas 10 verticoj de la regula deklatero.
La areo de regula deklatero de latera longo t estas
Deklateroj en pluredroj [redakti]
La senpintigita dekduedro havas 12 deklaterajn edrojn. |
La deklatera prismo havas du deklaterajn edrojn. |
La deklatera kontraŭprismo havas du deklaterajn edrojn. |
Uzoj de deklateroj [redakti]
Ombrelo de formo de regula deklatero |
Vidu ankaŭ [redakti]
| Deklateraj geometriaj figuroj |
|---|
| Deklatera piramido | Deklatera prismo | Deklatera kontraŭprismo | Deklatera trunko | Deklatera kajtopluredro | Deklatera senpintigita kajtopluredro | Deklatera dupiramido | Deklatera dutrunko |
| Plurlateroj |
|---|
| Triangulo | Kvarlatero (vd. ankaŭ Kvadrato) | Kvinlatero | Seslatero | Seplatero | Oklatero | Naŭlatero | Deklatero | Dekunulatero | Dekdulatero | Dekseplatero | Dudeklatero | 257-latero | 65537-latero |
| (vd. ankaŭ: Regula plurlatero, Konveksa plurlatero, Steloplurlatero) |
Eksteraj ligiloj [redakti]
Eric W. Weisstein, Deklatero en MathWorld.
Difino kaj propraĵoj de deklatero kun interaga animacio



