Dekdulatero
El Vikipedio
| Regula dekdulatero | |
| Simbolo de Schläfli | {12} t{6} |
| Figuro de Coxeter-Dynkin | |
| Verticoj | 12 |
| Lateroj | 12 |
| Geometria simetria grupo | Duedra (D12) |
| Areo | ![]() (t estas la latera longo) |
| Ena angulo | 150° |
En geometrio, dekdulatero estas plurlatero kun 12 lateroj.
Enhavo |
[redakti] Regulaj dekdulateroj
Regula dekdulatero estas dekdulatero kiu estas regula plurlatero.
Ĉe konveksa regula dekdulatero ĉiuj lateroj estas egalaj kaj ĉiuj enaj anguloj estas 150°. Ĝia simbolo de Schläfli estas {12}.
Nekonveksa regula dekdulatero estas 12-latera stelo, stelodekdulatero. Ĝia simbolo de Schläfli estas {12/5}.
La areo de regula dekdulatero estas:

- kie t estas la longo de latero

- kie R estas radiuso de la ĉirkaŭskribita cirklo

- kie r estas radiuso de la enskribita cirklo
Regula dekdulatero estas konstruebla kun cirkelo kaj liniilo. Unu el variantoj konstrui ĝin estas jena:
- Konstrui regulan seslateron.
- Konstrui ĉirkaŭskribitan cirklon ĉirkaŭ la seslatero (verŝajne ĝi jam estos konstruita dum la konstruo de la seslatero).
- Disdividi ĉiun arkon de la ĉirkaŭskribita cirklo inter du najbaraj verticoj de la seslatero je du egalaj duonoj.
- Verticoj de la seslatero kune kun la mezpunktoj de la arkoj estas 12 verticoj de la regula dekdulatero.
[redakti] Deklateroj en pluredroj kaj kahelaroj
Duonregula senpintigita seslatera kahelaro (3.12.12) |
Duonregula granda rombo-tri-seslatera kahelaro (4.6.12) |
Kahelaro (3.3.4.12 & 3.3.3.3.3.3) |
La dekdulatera prismo havas du deklaterajn edrojn. |
La dekdulatera kontraŭprismo havas du deklaterajn edrojn. |
[redakti] Uzoj de dekdulateroj
- Majusklaj literoj de latina alfabeto "E" kaj "H" de sen-serifa tiparo estas dekdulateroj. Majuskla litero de latina alfabeto "I" de tiparo kun ortangulaj serifoj estas dekdulatero.
- Dekdulateran formon havas kelkaj moneroj. Inter ili aŭstralia 50 cenda monero, kroata 25-kunaa monero, meksikia 20 cenda monero.
[redakti] Vidu ankaŭ
- Dekdulatera nombro
- Dekduedro - regula pluredro kun 12 kvinlateraj edroj.
[redakti] Eksteraj ligiloj
Dekdulatero kaj kahelo de Kürschak de Antonio Gutierrez
Eric W. Weisstein, Dekdulatero en MathWorld.
Kahelo kaj teoremo de Kürschak
Difino kaj propraĵoj de dekdulatero kun interaga animacio
| Plurlateroj |
|---|
| Triangulo | Kvarlatero (vd. ankaŭ Kvadrato) | Kvinlatero | Seslatero | Seplatero | Oklatero | Naŭlatero | Deklatero | Dekunulatero | Dekdulatero | Dekseplatero | Dudeklatero | 257-latero | 65537-latero |
| (vd. ankaŭ: Regula plurlatero, Konveksa plurlatero, Steloplurlatero) |




