Marcel Pagnol

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marcel Pagnol

Marcel PAGNOL (naskiĝis la 28-an de februaro 1895 en Aubagne, Bouches-du-Rhône; mortis la 18-an de aprilo 1974 en Parizo) estis franca verkisto, dramisto kaj reĝisoro.

Pagnol estis filo de bazlerneja instruisto. Li kreskis en Provenco kaj en Marsejlo. Unue li volis fariĝi instruisto pri la angla, sed post la sukcesoj de siaj unuaj teatraĵoj li dediĉis sin al dramaturgio. Li fariĝis populara per teatraĵoj pri homoj en sia hejmurbo Marsejlo: Marius (1929), Fanny (1931, S. N. Behrman adaptis ĝin por Broadway) kaj César (1936). Post sukcesa adapto de tiuj teatraĵoj por kino Pagnol dediĉis sin al filmreĝisorado kaj kreis kelkajn klasikaĵojn de franca kino: Angèle (1934), Regain (1937) kaj La Femme du Boulanger (1939).

Ekde 1946 Marcel Pagnol estis membro de Académie française.

De 1957 ĝis 1960 li aperigis tri membiografiajn romanojn pri sia junaĝo: La Gloire de mon père, Le Château de ma mère kaj Le Temps des secrets. En 1964 aperis du pliaj romanoj: Jean de Florette kaj Manon des sources. Preskaŭ ĉiuj lernejanoj en Francio devas legi iujn el tiuj romanoj.

Laŭ Pagnol oni nomis montetaron ĉe Marsejlo "Collines de Pagnol".

En Esperanto aperis

Eksteraj ligiloj