Marchagaz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Marchagaz
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Retpaĝaro www.marchagaz.com
Demografio
Loĝantaro 249  (2008)
Geografio
Areo 9
v  d  r
Information icon.svg
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio

Marchagaz [marĉagAz] estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas populare tordos (turdoj). La censita populacio en 2008 estis de 249 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Marchagaz estas situa en la nordokcidenta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Tierras de Granadilla, je altitudo de 514 m; je 122 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 182 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 9 km². La plej proksimaj vilaĝoj estas Palomero kaj Casar de Palomero, sed la plek proksima urbo estas Plasencia je 43 km.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Marchagaz estas ĉirkaŭata de montoj kiaj Santa Bárbara kaj Risco Viejo, tiu lasta kun 1.010 m de alto. Norde estas la komarko de Las Hurdes kaj Sierra de Gata kaj Sierra de Francia kaj oriente la Akvorezervujo de Gabriel y Galán kie eblas fiŝkaptado, bano kaj akvaj sportoj, krom la vizito al la abandonita kaj poste rekonstruata vilaĝo de Granadilla.

Situa sur la deklivoj de la Sierra de Santa Bárbara estas ĉirkaŭata de olivarbaroj, korkokverkaroj kaj kelkaj pinaroj, krom kaŝtanarboj en la plej altaj zonoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (olivoj) kaj brutobredado.