Marfa de Caricin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Marfa
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aprilo 1880 (1880-04-16)
en Caricin
Morto 16-an de aprilo 1925 (1925-04-16) (45-jaraĝa)
en Caricin
Profesio
Okupo Malsaĝulo pro Kristo vd
Sanktulo
Honorata en Volgograda episkopujo de Rusa Ortodoksa Eklezio
Kanonizo ne estas oficiale kanonizita
Ĉefsanktejo la tombo en la centra tombejo de Volgogrado
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Marfa de Caricin (ruse Марфа Царицынская; ŝia denaska nomo ne estas sciata, la familinomo estis Medvedskaja (ruse Медведская)) estis malsaĝulino pro Kristo, kiu loĝis en Caricin (nun la urbo estas konata kiel Volgogrado). Kvankam ŝi ne estas oficiale kanonizita, multaj ortodoksuloj de Volgograda provinco adoras ŝin kiel sanktulino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Marfa (la realnomo ne estas sciata) naskiĝis en 1880 kaj estis sola ido de bonhava familio. Post la fino de lernado en unu de Caricinaj gimnazioj, ŝi pilgrimis al Sankt-Peterburgo, al la fama ortodoksa pastro kaj spirita mentoro Johano de Kronŝtadt. Li benis ŝin fariĝi malsaĝulino pro Kristo kaj uzi kaŝnomon Marfa. Iom da tempo ŝi tiamaniere loĝis en Sankt-Peterburgo kaj revenis en Caricinon post la morto de Johano en 1908[1][2].

Kiam Marfa revenis, ŝiaj gepatroj ne aprobis la novan loĝmanieron de sia filino kaj eĉ provis perforte edzinigi ŝin. Do, Marfa estis devigita forlasi la gepatran hejmon kaj fariĝi trampo. Laŭ tempo ŝi famiĝis en Caricin kiel profetino kaj miraklofaristino[3].

Marfa mortis en 1925, kiam ŝi havis ĉirkaŭ 45 jarojn. Nun ŝia tombo en la centra tombejo de Volgogrado estas loko por pilgrimadoj. Multaj kredantoj nomas Marfaon sanktulinon kaj preĝas al ŝi. Kvankam Marfa de Caricin ne estas kanonizita, la pastraro de la tombeja kirko ĉiusemajne kondukas rekviemoj ĉe ŝia tombo, kaj la episkopujo kolektas dokumentojn por ŝin oficiale kanonizi[4][5][6].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Красник, 2004, с. 9-12.
  2. Роман Шкода. Блаженная Марфа Царицынская // Царицын.рф (5 июня 2017).
  3. Красник, 2004, с. 9-12.
  4. Мария Драгунова. Волгоградцы ждут чудес от Марфы Блаженной // Аргументы и Факты. АИФ-Нижнее Поволжье. — 2015. — 12 февраля (№ 7).
  5. Ольга Поплавская. Её просят избавить от финансового кризиса, бесплодия и пьянства // Аргументы и Факты. АИФ-Нижнее Поволжье. — 2009. — 27 октября (№ 44).
  6. Александр Куликов. Мечтающие о чуде волгоградцы устремляются к могиле Царицынской подвижницы. РИАЦ (5 августа 2019).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Блаженная Марфа Царицынская / под ред. Л. Г. Красник. — Волгоград: Издательство ВГИПК РО, 2004. — 160 с. — ISBN 5-7087-0071-8.