Margaretha Guidone
Margaretha Guidone estas dommastrino el Kapellen (Belgio) kiu konatiĝis pro ŝia agado de konsciigo pri la medio kaj la tutmonda varmiĝo.
Ŝi instigis politikistojn spekti la filmon An inconvenient truth de Al Gore. La flandra ministro pri medio, Bruno Tobback, rezignis pri sia rajto alparoli la publikon dum la priklimata konferenco en Nairobi, Kenjo por tiel al ŝi ebligi alparoli la aŭskultantaron.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Huisvrouw promoot documentaire Al Gore Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivo Wayback Machine - Gazet van Antwerpen, 18-a de oktobro 2006 (en la nederlanda)
- Huisvrouw spreekt klimaattop toe - De Standaard, 10-a de novembro 2006 (en la nederlanda)