Maria Eloá de Souza Lima

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maria Eloá de Souza Lima
Persona informo
Naskiĝo 27-an de junio 1922 (1922-06-27) (101-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Maria Eloá de Souza Lima (nask. 27-an de junio 1922 en bieno Sankta Klara, Gojaso) estas brazila verkistino kaj aktiva esperantistino de urbo Jataí (Goiás).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Maria Eloá naskiĝis kiel filino de kamparano, en 1947 edziniĝis kun Antônio Cândido Lima kaj havas unu filinon.

Ŝi eklernis Esperanton en la 1950-aj jaroj per radiokurso kaj en 1961 translokiĝis el la kamparo al urbo Jataí, por ebligi vizitadon de lernejo al la filino.

De multaj jaroj ŝi aktivas por Esperanto en la urbo.

Ŝi verkis plurajn librojn (en la portugala) pri la regiono, pri ties historio kaj homaj sortoj. Ŝi estas tre konata kaj respektata en sia urbo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Serra do Cafezal (Retratos e Lembranças), Jataí-GO, 1988, Ed. do Autor, 448 p. - pri historio kaj homaj sortoj en la regiono de Serra do Cafezal (hodiaŭ regiono de Serranópolis)
  • Serra do Cafezal - 2 (Outros Retratos e outras lembranças), Jataí-GO, 1996, Ed. do Autor, 423 p. - pli pri historio kaj homaj sortoj en la regiono de Serra do Cafezal
  • Mariquinha do Sobrado, Jataí-GO, sen jaro, Ed. do Autor, 78 p. (kun 7 fotoj). - pri la mecenino de la muzeo de Jataí.
  • Ana Prudenciana (Romance), Jataí-GO, 2004, Ed. do Autor, 264 p. - pri la sorto de neakceptita knabino el malalta socia klaso.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ persona intervjuo kun ŝi la 30-an de junio 2008.