Marib
El Vikipedio
| Marib | |
| arabe: مأرب | |
| urbo | |
|
ruinoj de la antikva urbo Marib
|
|
| Ŝtato | |
|---|---|
| Situo | Marib |
| - koordinatoj | 15°26′00″N 45°16′00″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 15.433333 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">15.433333°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Loĝantaro | 17 000 |
| Horzono | UTC+3 |
Marib aŭ Ma'rib (greke: Μαρίαβα / Mariaba; arabe مأرب Ma′rib, loke Mārib) en la antikva epoko inter la 10-a kaj la 8-a jarcento antaŭ nia erao estis ĉefurbo de la Reĝlando Ŝeba. Ĝi situas proksimume 100 kilometrojn oriente de Sanao sur la teritorio de la hodiaŭa ŝtato Jemeno, ĉe latitudo 15° 26' norda kaj longitudo 45° 16' orienta. La antikva urbo situis en ebenaĵo de la seka delto de Uedo Adhana, proksimume 1200 m super la marnivelo. En la urbo vivis 50.000 loĝantoj.
Oni trovis tie ruinojn de konstruaĵoj, inter ili templon el la 10-a jarcento antaŭ nia erao.
Nun la urbo havas proksimume 17 000 loĝantojn kaj estas la administra centro de samnoma provinco Ma'rib.