Mark Felt
El Vikipedio
William Mark Felt (n. 17-an de aŭgusto 1913 en Twin Falls, Idaho – m. 18-an de decembro 2008 en Santa Rosa, Kalifornio) estis altranga agento de la usona sekretagentejo FBI (Federacia Oficejo de Enketado).
En 2005 malkovriĝis lia gravega rolo en skandalo Watergate (1974 - 1975), ĉar estis li, kiu rolis kiel Profunda Gorĝo, la informanto de la du ĵurnalistoj de Washington Post, kiuj malkovris la skandalon, kio fine gvidis al la demisio de prezidento Nixon.
Vidu ankaŭ [redakti]
- angle Deep Throat (Watergate), artikolo de la angla vikipedio pri "deep throat" (profunda gorĝo) kaj la esploroj por ekkoni ties identecon.
- angle artikolo de la angla Wikinews pri la malsekretigo en Vanity Fair.