Marmoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marmoro

Marmoro estas kristaliĝinta polurebla, kompakta kalkŝtono (malofte dolomito), ofte enhavante kolorajn vejnojn. Ĝin farbas la malpuraĵoj, ekz. klorito donas verdan (cippolino), serpentino (ofikalcit) makulan koloron. Ĝi estas plej ofte malpurita per fera aŭ mangana oksido. La plej valora estas la blanka marmoro, uzita en la antikva epoko por skulptarto, en konstruado.

Marmoro estas metamorfa roko devena el kalkoŝtono, komponita ĉefe el kalcito (nom kristala formo de kalcia karbonato, CaCO3). La origina fonto de la kalkoŝtono estas la sedimenta kuŝjo de la kalcia karbonato en la formo de mikroskopaj animalaj skeletoj aŭ similaj materialoj. Marmoro formiĝas kiam la kalkoŝtono estas transformata per varmo kaj premo post esti kovrita de aliaj materialoj. La plej fajnaj marmoroj por skulptarto havas neniun aŭ malmultajn makulojn (kelka natura makulo povas esti vidata en la skulptaĵo, sed la skulptisto lerte adaptu ĝin al la skulptaĵo).

Kelkaj insuloj en la Marmora Maro havas multe da marmoro.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj