Nigra marmoro de Ashford

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bildo de Ecton Hill farita uzante Nigran marmoron de Ashford
Bildo de Matlock Bath gravurita uzante Nigran marmoron de Ashford fare de Ann Rayner
Marketrita tablo en Muzeo de Derby
Fosilio en Nigra marmoro trovita de William Martin, de tipo pri kiu oni unue pensis ke temas pri krokodila vosto[1]

Nigra marmoro de Ashford (angle: Ashford Black Marble) estas nomo donita al malhela kalkoŝtono, minita el minejoj apud Ashford-in-the-Water, en Derbyshire, Anglio. Kiam ĝi estas tranĉita, tornita kaj polurita, ĝia brila nigra surfaco estas tre dekoracia. Nigra marmoro de Ashford estas sedimenta roko kun tre fajna grajno, kaj ne estas vera marmoro en geologia senco. Ĝi povas esti tranĉita kaj marketrita kun aliaj dekoraciaj ŝtonoj kaj mineraloj, uzante teĥnikon konatan kiel "pietra dura". Muzeo kaj artgalerio de Derby havas diagramon de Ecton Hill faritan el Nigra marmoro de Ashford kaj aliaj mineraloj.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

La dekoraciaj uzoj de la tiea nigra mineralo estis trovitaj en prahistoriaj trovaĵoj, sed la unua registrita kliento estis Bess of Hardwick en 1580.[3]

Henry Watson, la onklo de la geologo White Watson de Derbyshire, estas konsiderata kiel unu el la plej gravaj figuroj en la disvolviĝo de la tiea industrio de marketrado de Nigra marmoro de Ashford en la 1750-aj jaroj.[4] Li posedis hidraŭlikan fabrikon en Ashford-in-the-Water.

Prosperis komerco en la fabrikado de urnoj, obeliskoj kaj aliaj dekoraciaj aĵoj el Nigra marmoro de Ashford dum la malfrua 18-a kaj frua 19-a jarcentoj. John Mawe havis muzeon en Matlock Bath kiu negocis nigran marmoron kaj Ann Rayner gravuris bildojn, najbare en alia muzeo, sur nigra marmoro uzante diamanton. Multaj belaj ekzemploj de gravurita kaj marketrita nigra marmoro ekzistas en tieaj kolektoj, inkluzive de tiuj de Muzeo kaj artgalerio de Derby, Muzeo de Buxton,[5] kaj Chatsworth House. En 2009 grandegaj blokoj de neprilaborita Nigra marmoro de Ashford estis elterigitaj dum fosado apud la trinkejo Seven Stars en Derby. La intenco estis aŭkcii ilin pro la malofteco de neprilaborita Nigra marmoro de Ashford. Oni konjektis ke la rokoj estis forlasitaj kiam fabrikanto de Nigra marmoro de Ashford translokiĝis en la 1880-aj jaroj.[6]

Geologio[redakti | redakti fonton]

Kvankam prezentita kiel marmoro, la roko estas de pura sedimenta origino. Ĝi estas malhela, fajn-grajna, kota Karbonia kalkoŝtono, kaj ĝia riĉeco je bitumo donas al ĝi ties malhelgrizan koloron, kiu fariĝas glace-nigra kiam polurita kaj surface preparita. La unuaranga fonto de tiu ĉi roko estis el Arrock Mine, kaj pli poste en 1832 el najbara Rookery Plantation,[3] apud Ashford-in-the-Water.

Manufakturaj teĥnikoj[redakti | redakti fonton]

Kalkoŝtono povas esti tornata sur tornilo por krei urnojn, kandelingojn kaj aliajn similajn objektojn, aŭ segata por produkti glatajn, platajn aĵojn kiel obeliskojn kaj paperpremilojn. Muzeo kaj artgalerio de Derby havas kolektojn de prilaboritaj kaj parte prilaboritaj aĵoj el Nigra marmoro de Ashford, akiritaj el marketra laborejo posedita de Tomlinson familio. Tio inkluzivas gamon da antaŭ-tranĉitaj pecoj pretaj por marketrado en la fonon de nigra marmoro. Aĵoj kiel neforgesuminoj kaj majfloroj estis kutime reprezentitaj. Koloritaj rokoj por marketrado en la nigran "marmoron" inkludis tieajn grizajn, bluajn kaj purpurajn mineralojn el Monyash, "palisandro" el Nettler Dale en Sheldon, kiu konsistis el ruĝaj kaj blankaj tavoloj, baritoj kiuj kreis aliajn variaĵojn[3] kaj la tiea "Blue John" de Castleton, povis krei purpuran kaj flavan fluoriton venis el Crich,[7] dum rokoj "Birds-Eye" havis formon lasitan de fosilioj kiujn ili entenis. La plej malofta mineralo nomiĝas "Duke's Red" kaj ĝi estis tiom valora ke ĝi estis konservita en Chatsworth House.[3] La ilustrita desegn-arta tablo-supro montras iujn el la kombinaĵoj priskribitaj tie.

En la malfruaj 1780-aj jaroj, la geologo White Watson de Derbyshire komencis krei klarigajn geologiajn tabulojn, uzante Nigran marmoron de Ashford en kiun aliaj tieaj rokoj estis marketritaj, por reprezenti la tavolojn de la rokoj en diversaj partoj de la lando.[8] Muzeo kaj artgalerio de Derby havas diagramon de Ecton Hill (vidu bildon) faritan el Nigra marmoro de Ashford kaj aliaj mineraloj.[2]

William Martin, kiu iam laboris kun Watson, verkis la unuan sciencan studon pri fosilioj. Lia Petrifacta Derbiensia rilatas ke la onklo de White Watson kaj laboristoj en la minejo de Nigra Marmoro nomis kelkajn el la fosilioj "krokodilaj vostoj" ĉar ili pensis ke ili estis la restaĵoj de krokodiloj.[1]

La metio de marketrado de nigra marmoro estis rekomencita en la 1990-aj jaroj de Don Edwards, kiu havis negocon de roko kaj mineralo en la vilaĝo Tideswell de Derbyshire. En 2006 oni anoncis ke Muzeo kaj artgalerio de Buxton aĉetis la kolekton de Nigra Marmoro kiu estis lasita de John Michael Tomlinson. Li pasigis pli ol 50 jarojn por kunmeti la kolekton post kiam li eksciis ke liaj antaŭuloj estis implikitaj en manufakturado de Nigra marmoro de Ashford.[9]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Derbyshire Black Marble, John Michael Tomlinson, 1996, ISBN 090433404X
  • The Gem of the Peak, William Adam, 1843


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Martin, William. (1809) Petrificata Derbiensia p33-34. “p39 Fig 4....A fossil shell. The original a nautilus ....The crocodile said to be found in the limestone of Ashford, appears to be just a large specimen of this or some other Orthoceratite”.
  2. 2,0 2,1 Newsletter of the Geological Curators Club Vol 1, No. 8, 1976 (PDF). Geological Curators Club (1976).[rompita ligilo]
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Bygone Industries of the Peak:Ashford Black Marble. Arkivita el la originalo je 2010-08-09. Alirita 2011-06-23. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-08-09. Alirita 2011-06-23.
  4. Michael P. Cooper (2005). “The Devonshire Mineral Collection of Chatsworth House”, Mineralogical Record (30 Aprilo 2005). doi:http://www.blnz.com/news/2008/04/23/DEVONSHIRE_MINERAL_COLLECTION_Chatsworth_House_8972.html. 
  5. Tomlinson Collection. Derbyshire County Council.
  6. Black marble to go under auction hammer. This Is Derbyshire (2009-06-06). Arkivita el la originalo je 2012-09-25. Alirita 2011-06-23. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-09-25. Alirita 2021-09-03.
  7. Tom Bates (2007-06-07) Ashford Black Marble. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-27. Alirita 2011-06-23.
  8. Exhibition in the geology section of Derby Museum and Art Gallery, exhibited February 2011
  9. Rare Ashford Black Marble Returns To Buxton Museum. Culture24 (2006-01-31).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]