La Kaptita Reĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Kaptita Reĝo, 1772, Joseph Wright of Derby, 33.6x39.5 cm, (Muzeo kaj artgalerio de Derby)

La Kaptita Reĝo (angle: The Captive King) estas skizo farita de Joseph Wright of Derby kompletigita en 1772 aŭ 1773. Ĝi bildigas la francan nobelon Guy de Lusignan faritan prizonulo de Saladino. Oni pensas ke la skizo estis preparo al la nun perdita pentraĵo Guy de Lusignan en Prizono.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La skizo estis titolita La Kaptita Reĝo kaj ĝi montras la franca nobelon Guy de Lusignan faritan prizonulo de Saladino. Lusignan batalis kontraŭ Saladino la 4-an de julio 1187 kaj estis farita prizonulo post la malvenko de sia armeo. Oni diras ke la relikvoj de la Vera Kruco estis ankaŭ perditaj dum tiu ĉi batalo.[1] Lusignan, kiu venis el apud Poitiers en Francio, fariĝis Reĝo de Jerusalemo kiel sekvo de sia edziĝo kun Sibila de Jerusalemo. Fine, Lusignan estis liberigita de Saladino kaj fariĝis reganto de Kipro. La skizo farita de Joseph Wright enhavas notojn de lia amiko Peter Perez Burdett.[2] Wright estis ricevinta lecionojn de perspektivo de Burdett kaj konsultis lin pri la konstruo de siaj pentraĵoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La skizo estis unu el almenaŭ tri kiujn Wright desegnis antaŭ ol fari du similajn pentraĵojn koncerne la kaptitan kruc-militiston. La skizoj estis senditaj al Peter Perez Burdett en Liverpool por lia komento dum la vintro 1772–1773 antaŭ ol Wright kreis la plej malgrandan el la pentraĵoj, kiujn li ekspoziciis ĉe la Societo de Artistoj en 1773 kun versio de La forĝista forĝejo. Wright esperis vendi version de La Kaptita Reĝo al Karl Friedrich, Granda Duko de Baden en 1774. Friedrich fine dungis Burdett kiam li translokiĝis al Germanio por eskapi siajn ŝuldojn – inkluzive monon kiun li ŝuldis al Wright.[3] Pli larĝa versio de la pentraĵo, 40x50 colojn granda troviĝis en la posedo de la bofilo de Wright post kiam ĝi estis vendita en 1810. Ne estas raporto pri ĝi poste en la libro de Nicolson pri la verko de Wright.[3] En 1774 kaj 1778 Wright kreis pentraĵojn kun simila subjekto de homo forlasita en prizono, sed tiuj pentraĵoj koncernas eltiraĵon de samtempa novelo. La lasta el tiuj ĉi estis La Kaptito de Sterne, ekspoziciita en 1778.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. A dictionary of military history and the art of war p.350, André Corvisier, John Childs, 1994
  2. Room 4: Gothic Gloom Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine, The Tate, London
  3. 3,0 3,1 Joseph Wright of Derby:Painter of Light, Benedict Nicolson
  4. Pictures. Lowell Libson Ltd. Arkivita el la originalo je 2011-08-25. Alirita 2011-07-11. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-08-25. Alirita 2011-07-11.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]