Alkmund de Derby

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Sankta Alkmund
Sarkofago de S-ta Alkmund, en Muzeo kaj artgalerio de Derby
Sarkofago de S-ta Alkmund, en Muzeo kaj artgalerio de Derby
Persona informo
Naskiĝo ???
en Northumbria
Morto 19-a de marto 800 
en Lilleshall (Shropshire, Anglio)
Familio
Patro Alhred vd
Patrino Osgifu vd
Gefratoj Osred la 2-a vd
Profesio
Okupo batalanto vd
Sanktulo
Honorata en Romkatolika Eklezio, Ortodoksa Eklezio, Anglikana Eklezio
Festotago 19-a de marto
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alkmund de Derby (aŭ Ealhmund, Alcmund...), (mortis verŝajne la 19-an de marto 800) estis verŝajne filo de Alhred kiu regis Northumbria, Anglio de 765 al 774. Pro dinastiaj luktoj, li pasis pli ol dudek jaroj kiel ekzilito inter la piktoj. Ĉirkaŭ 800 li eniris Northumbria kun armeo. Li estis mortigita sed oni ne scias la cirkonstancojn. Laŭdire reĝo Eardwulf de Northumbria ordonis lian mortigon, kaj li estis venerata kiel martiro kaj sanktulo. Lia festotago estas la 19-a de marto.

Li estis entombigita ĉe Lilleshall, Shropshire, tiam en Mercia kien multaj malamikoj de Eardwulf fuĝis. Estis raportoj de mirakloj ĉe lia tombo. Poste, pro disraboj de la vikingoj, la kadavro estis reentombigata en Derby. Pluraj preĝejoj en la ĉirkauaĵo estas dediĉitaj al Alkmund.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Grosjean, P., Codicis Gothani Appendix (Vita Sancti Aelkmundi regis), Analecta Bollandiana lviii (1940), 178-83
Kruca fosto de la eksa Preĝejo S-ta Alkmund, Derby en Muzeo kaj artgalerio de Derby[1]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La etikedo de la Muzea ekspozicio tekstas "Parto de 9-jarcenta Anglosaksa ŝtona kruco kiu iam staris en preĝejo S-ta Alkmund, Derby. Tiu ŝtono estis trovita kiam preĝejo S-ta Alkmund estis rekonstruita en 1844. La kruco estis origine ĉirkaŭ 4 metrojn alta. Estas birdoj kaj bestoj ĉizitaj sur la kvar flankoj."

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]