Derby Sketching Club

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Ĥemia Uzino de Sharon - Alfred John Keene, membro de Derby Sketching Club

La Derby Sketching Club estas klubo de membroj nun kunvenanta en Littleover, Derby, Anglio. Ĝi estis fondita en 1887, kaj kunvenas kvin fojojn semajne, ankoraŭ havigante al membroj instalaĵojn por ke ili aŭ aliaj povu labori kaj partopreni sian interesiĝon pri pentrado kaj desegnado, lokon por partopreni sian arton. Fruaj membroj inkluzivis F. Booty, Alfred John Keene, William Swindell, George Thompson, Charles Terry kaj Frank Timms.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1887, grupo de junaj viroj kunvenis en la provinca hotelo en Derby kaj fondis la Derby Sketching Club kun la celo havigi lokon kie ili aŭ aliaj povu labori kaj partopreni sian interesiĝon pri pentrado kaj desegnado, lokon por partopreni sian arton. Ili fiksis jaran kotizon de du ŝilingoj kaj ses pencoj. La unua ekspozicio de ilia verkaro okazis en januaro 1889, ĉe Athenaeum Rooms.

En 1922, Virina Art-Grupo de Derby formiĝis kaj nur en 1951, por la Festivalo de Britio, la du grupoj unuafoje faris komunan ekspozicion. Ili fine kunfandiĝis en 1966.

La art-kolektanto Alfred Edward Goodey.[1] amasigis la verkaron de la membroj de Derby Sketching Club, kaj en la 1940-aj jaroj donacis ĝin al Muzeo kaj artgalerio de Derby.

Aktivecoj[redakti | redakti fonton]

Okazas regularaj sesioj por membroj - por desegni laŭ viva modelo, kaj pentri portretojn kaj neanimitajn komponaĵojn. Okazas prelegoj de gastoj kaj ekspozicioj kaj membroj uzas la retejon por promocii sian verkaron.

Aliaj notindaj membroj[redakti | redakti fonton]

Ernest Townsend, R.W. Bardill, Harold Gresley kaj J.P. Wale

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Allard, Sarah; Nicola Rippon. (2003) Goodey's Derby p. 12. Breedon Books, p. 157. ISBN 1 85983 379 9.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]