Tombejo de Heath Wood

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sud-orienta enirejo al Heath Wood

La Tombejo de Heath Wood (angle Heath Wood barrow cemetery) estas Vikinga enterigejo situanta apud Ingleby, Derbyshire.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Heath Wood enhavas serion da 59 tumuloj kaj estas Vikinga enterigejo situanta apud Ingleby, Derbyshire. Ĝi estas nekutima ĉar ĝi estas la sola skandinava kremaciejo en la Britaj Insuloj.[1] Oni pensas ke ĝi estis milita tombejo de la Granda Vikinga Armeo kiu alvenis al Anglio inter jaroj 873-878. Fruaj elfosadoj fare de Thomas Bateman en majo 1855 rivelis ke kelkaj el la tumuloj estis malplenaj cenotaf-tumuloj kie supozeble la korpoj ne estis haveblaj.[2]

Elfosado en 2004 rezultigis nombron da trovaĵoj kiuj estas haveblaj en Muzeo de Derby. Oni pensas ke ĉi tiuj restaĵoj estas el la sama periodo kiel enterigejo malkovrita en proksimeco de Repton. Tamen, la enterigejo de Repton ne estas kremaciejo.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (2004) “Excavations at the Viking barrow cemetery at Heath Wood, Ingleby, Derbyshire”, Antiquaries J. (84), p. 23–116. 
  2. Ten Years Digging, Thomas Bateman

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]