Richard Knill Freeman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Richard Knill Freeman
Persona informo
Naskiĝo 1840
en Stepney, Londono
Morto 24-a de junio 1904
en ?
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Okupo
Okupo arkitekto
Verkoj Holy Trinity Church, Blackpool
vdr
Muzeo kaj artgalerio de Derby kaj Centra librejo de Derby, de Richard Knill Freeman, 1876

Richard Knill FREEMAN (naskiĝis en 1840, Stepney, Londono, mortis la 24-an de junio 1904[1]) estis brita arĥitekto kiu komencis sian karieron en Derby kaj translokiĝis al Bolton, Lancashire en la malfruaj 1860-aj jaroj.[1] Lia verko, en Viktoria Gotika stilo kaj tipe rememoranta la periodon de la Angla Gotika Arĥitekturo de malfrua mezaĝa arĥitekturo, estas videbla en pluraj urboj kaj urbetoj tra la nordo de Anglio.[2] Li entute prilaboris ĉirkaŭ 140 konstruaĵojn, el kiuj ĉirkaŭ duono plu ekzistas sub ia formo.[3]

Freeman estis ano de "Manchester Society of Architects" kaj prezidanto de tiu societo ekde 1890-1891.[3]

Kariero[redakti | redakti fonton]

La verko de Freeman inkluzivis novajn preĝejojn, restaŭrojn, vikariejojn, lernejojn, hejmojn, muzeojn, municipajn konstruaĵojn kaj hospitalojn.[4] Li desegnis aldonojn al varfo deSouthport kaj "Indianan Pavilonon" por norda varfo de Blackpool en 1874.[5] Lia Muzeo, Biblioteko kaj Artgalerio de Derby, donaco al Derby farita de Michael Thomas Bass, estis kompletigita en 1876.

En 1882 li gajnis la unuan kompetadon por la Muzeo de Scienco kaj Arto, Dublino per desegno por "konstruaĵo de kvarangula formo, kun mansardaj tegmentoj" kiu plenumis la postulojn por la kolekto de la Reĝa Irlanda Akademio;[6] tamen ĉar neniu Irlanda arĥitekto estis pra-listigita fariĝis polemiko kondukanta al dua kompetado en 1883, kiu estis gajnita de Thomas Newenham Deane & Son.

En 1878 Freeman estis elektita por desegni la Anglikanan Preĝejon St. Andrew en Moskvo, Rusio. Responde al la kresko de la brita komunumo de Moskvo, ekleziaj oficialuloj deziris anglan arĥitekton, kaj Freeman respondis submetante planojn por "tipe angla preĝejo en Viktoria Gotika stilo". La preĝejo estis kompletigita en 1884.[4]

En 1887 Freeman laboris kiel arĥitekto de hejmo en Bryerswood, Far Sawrey, delegante la laboron de supervido de la konstruo al sia asistanto, Dan Gibson. Brita ĝarden-dezajnisto Thomas Hayton Mawson estis dungita por labori pri la ĝardeno samtempe. Sur la forto de tiu komisio, la triopo plu laboris kun la samaj kapabloj en Graythwaite Hall, Newby Bridge, kaj Gibson kaj Mawson engaĝiĝis en mallonga partenereco post tio.[7]

Holy Trinity Church, Blackpool de Freeman estis kompletigita en 1895, same kiel lia preĝejo de St Lawrence en Barton, Preston.[8] Li ankaŭ konstruis Preĝejon St Margaret en Hollingwood, faris restaŭran laboron por la preĝejo de Worsley, kaj desegnis hospitalon.[1]

Lia filo, Frank Richard Freeman (1870–1934), estis ankaŭ arĥitekto. Li daŭrigis la praktikon de sia patro kiel Freeman & Son kaj konstruis plurajn preĝejojn en stilo simila al tiu de sia patro.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 (1905) Transactions of the Lancashire and Cheshire Antiquarian Society, Volume 22. Lancashire and Cheshire Antiquarian Society, p. 228.
  2. Provisional List of Buildings. David French.
  3. 3,0 3,1 3,2 . Richard Knill Freeman. David French (2009). Arkivita el la originalo je 2011-06-29. Alirita 2011-08-06. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-29. Alirita 2011-08-06. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-29. Alirita 2011-08-06.
  4. 4,0 4,1 History of St Andrew's. St Andrew's Anglican Church Moscow. Arkivita el la originalo je 2011-07-09. Alirita 2011-08-06. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-09. Alirita 2011-08-06. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-09. Alirita 2011-08-06.
  5. North Pier Pavilion. Blackpool Grand Theatres. Arkivita el la originalo je 2012-01-25. Alirita 2011-08-06. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-01-25. Alirita 2011-08-06. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-01-25. Alirita 2011-08-06.
  6. Freeman, Richard Knill. Dictionary of Irish Architects.
  7. Thomas Hayton Mawson. Dictionary of Scottish Architects (2008).
  8. 1985 – Church of St Lawrence, Barton, Preston, Lancashire. Archiseek (2011).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]