Generalo Johnson savanta vunditan francan oficiron

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Generalo Johnson savanta vunditan francan oficiron, Benjamin West, 1764-1768, oleo sur kanvaso, Muzeo kaj artgalerio de Derby

Generalo Johnson savanta vunditan francan oficiron el tomahoko de nord-amerika indiano (angle: General Johnson Saving a Wounded French Officer from the Tomahawk of a North American Indian) estas pentraĵo farita de Benjamin West, kompletigita inter 1764 kaj 1768. Ĝi pripentras scenon kiel observitan de denaskulo de Pensilvanio, tuj post kiam la montrita evento okazis. Ĝi troviĝas en la kolekto de Muzeo kaj artgalerio de Derby.[1]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La pentraĵo estas grava ĉar ĝi estas samtempula vidaĵo montranta ĉiujn tri potencojn koncernitajn dum la 1750-aj jaroj en la Franca-Indiana milito[1] (kiun oni povus pli ĝuste nomi "la Brita, Franca kaj Indiana milito"[2]). Ĝi pripentras Majoron Generalon William Johnson malebliganta al denaska nord-amerika batalanto skalpi Baronon Dieskau,[3] vundita kaj venkita franca soldato kuŝanta sur la grundo.[4]

West estis frua usona pentristo. Li asertis ke li unue estis instruita kiel fari pentraĵon de denaska usona infanaĝa amiko kiu montris kiel farbo povis esti farita miksante argilon kun ursa graso. Tiu ĉi pentraĵo havas fajnajn detalon en la denaskula figuro, kies plukita skalpo kaj tatuaĵoj estas montritaj pli detale ol la uniformoj de la Eŭropanoj. Estas konate ke West havis kolekton de nord-amerikaj objektoj kiujn li uzis en siaj pentraĵoj.[5]

Benjamin West probable komencis ĉi tiun pentraĵon tuj post sia alveno al Londono, en 1763, kiam li revenis el Italio, kie li pasigis tri jarojn. Sekvante pentraĵon La indiana familio de ĉ. 1761, tiu ĉi montras la saman volon montri "la ĝustajn vestaĵon kaj vestadon".[3] Tiel ĝi havigas al ni unu el du konataj samtempulaj bildoj de la brita malpeza infanterio dum la franca-indiana milita periodo.[6] Dum en la itala pentraĵo, akurateco kaj aŭtentikeco intencis donis komunan reprezentaĵon de la indiana vivo, la nova pentraĵo uzis ilin por fari raporton de freŝa historia evento.[3]

Kvankam la subjekto kaj kelkaj "fizikaj kaj simbolaj detaloj" povus pli ĝuste korespondi al la "Batalo de Fuorto Niagara" (1759),[7] la pentraĵo estas kutime ligita al incidento okazinta dum la kampanjo de 1755 ĉirkaŭ Lake George (Nov-Jorkio), kiam la Francoj komanditaj de Barono Dieskau, kun siaj indianaj aliancoj, estis kontraŭ-staritaj de miksita trupo de Mohokoj kaj Nov-Anglia milicio, gviditaj de Johnson. Post forpuŝo de atako kontraŭ sia tendaro, la Britoj kaj siaj aliancanoj venkis. Dieskau, trifoje vundita, estis savita fare de Johnson, kiu protektis lin el la mohokoj volantaj venĝi siajn mortigitajn kunulojn.[3] Li efektive supervivis kaj estis prenita kiel kaptito al Novjorko, poste al Londono, kaj poste al Bath por kuracado de ankoraŭ ne sanigita vundo. Post la fino de la Sepjara milito en 1763, li estis repatrujigita al Francio, kie li mortis en 1767.[8]

West revenis al la Usona milito en sia pentraĵo La morto de Generalo Wolfe, ekspoziciita en 1771, multe pli granda verko kiu starigis lian reputacion, kvankam kaŭzante polemikon pri ĝia uzo de samtempula kostumo.

Historia kunteksto[redakti | redakti fonton]

La morto de Generalo Wolfe, Benjamin West, 1770

Montrante Johnson reteni la agresivan agon de aliancano, la pentraĵo promocias "civilizajn" normojn de honoro kaj leĝojn de milito, male al la krueleco de "sovaĝuloj". Ĝi referencas al la koncernoj kaj debatoj kiujn la dungo de indianaj aliancanoj estigis inter Eŭropanoj, tra la tutaj konfliktoj en Nordameriko.[3] La humana ago de Johnson kontrastas kun la reputacio de Johnson inkluzive tiun de "blanka sovaĝulo" pro lia ĝenerala sinteno.[9]

En la komenco de la franca kaj indiana milito, oni diras ke la juna George Washington lasis indianan ĉefon Tanaghrisson sigeli ilian freŝan aliancon frakasante la kranion de Joseph Coulon de Jumonville, vundita franca oficiro kiun ili prenis kiel kaptiton, poste lavante siajn manojn en la cerbon de la viro. La afero de Jumonville kaŭzis skandalon en Eŭropo, kie ĝi akcelis la ekspansion de la Sepjara milito.[2]

La samaj demandoj daŭris dum la Usona Milito de Sendependeco. En 1777, ambaŭ ĉambroj de la Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando debatis pri la uzo de indianaj aliancanoj. La parolado de William Pitt en la Ĉambro de lordoj (la 20-an de novembro), denuncante perfortajn agojn faritajn kontraŭ "senkulpuloj" kaj la praktikon de kanibalismo, estas signifa pri la malinklinoj kiuj ŝajne estis vaste partigitaj.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Benjamin West Painting Arkivigite je 2012-03-27 per la retarkivo Wayback Machine at warforempire.org.
  2. 2,0 2,1 Joel Achenbach, « The War Before the Revolution: 'Clash of Empires' Fills Out a Chapter in U.S. History » Arkivigite je 2012-11-12 per la retarkivo Wayback Machine, Washington Post, 16 December 2006, p. C01.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 Stephanie Pratt, American Indians in British Art, 1700-1840, University of Oklahoma Press, 2005, 240 p. (ISBN 978-0806136578), p. 75-76.
  4. General Johnson... at derby.gov.uk.
  5. American Indians in British art, 1700-1840 p.85, Stephanie Pratt, 2005, 198pp
  6. Uniforms of the 46th Regiment of Foot at schrothscompany.com, p. 2.
  7. Pierre Pouchot, Michael Cardy (translation) and Brian Leigh Dunnigan (edition and notes), Memoirs on the Late War in North America Between France & England (france Mémoires sur la dernière guerre de l'Amérique septentrionale entre la France et l'Angleterre, Switzerland, Yverdon, 1781), Youngstown (N.Y.), Old Fort Niagara Association, 1994, 568 p. (ISBN 9780941967143), p. 232 (note).
  8. James R. Turnbull, « Dieskau, Jean-Armand, baron de Dieskau », in the Dictionary of Canadian Biography Online, University of Toronto/Université Laval, 2000.
  9. Fintan O'Toole. White Savage: William Johnson and the Invention of America. New York: Farrar, Straus and Giroux, 2005. ISBN 0-374-28128-9

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]