Alfred John Keene

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Incendio en la silkmuelejo de Derby
Alfred John Keene. (1910)

Alfred John KEENE (n. en 1864 - m. en 1930) estis brita pentristo de akvareloj. Li vivis kaj laboris en Derby.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Keene estis la kvara filo de la fotisto Richard Keene, kiu eldonis la gazeton Derby Telegraph. Li estis frato de la akvarelisto William Caxton Keene kaj de la fotisto Charles Barrow Keene. Kromnomita "Jack", Keene ricevis trejnadon en la Artlernejo de Derby de 1878 ĝis 1895[1].

Keene pluadministris la familian aferon kune kun sia frato post la morto de ilia patro. Alfred John Keene, en 1887, estis fondinta membro de la artklubo Derby Sketching Club[2]. La pentraĵoj de Keene estis kolektitaj de Alfred Edward Goodey, kiu entute aĉetis 77 verkojn. Goodey sekve donacis lian kolekton al la Muzeo kaj artgalerio de Derby en 1936[1].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (2003) Goodey's Derby, 9–13. ISBN 1 85983 379 9. 
  2. History of Derby Sketching Club.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]