Marokulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akvo,- marokulturo por bredado de salmoj antaŭ Vestmanna/Ferooj

La akvokulturo en maro estas nomata marokulturo aŭ marikulturo. Marokulturo okupiĝas pri kontrolita, planita kultivado, bredado de maraj organismoj. La kulturado okazas plej ofte en limigitaj areoj, dividitaj ekz. per kaptoreto de aliaj partoj de la maro.

Eknomie gravas la bredado de salmoj, konkoj (ostroj, mituloj), kultivado de diversaj mikro- kaj makroalgoj. La algoproduktado servas nutrobazon por plantidoj aŭ por gajnado de agaragaro, kosmetikaĵoj.