Marta Mölke
El Vikipedio
Marta MÖLKE (naskita la 20-an de aprilo 1886 en Sommerfeld; mortinta la 1-an de oktobro 1944[1]) estis germana esperantistino kaj sekretariino de kunlaborado de IALA. De 1927 ŝi laboris por Esperanto: per propagandaj artikloj kaj paroladoj, per starigo de statistikoj kaj adresaroj rilate la instruistaron kaj instruadon de Esperanto. Interalie ŝi verkis artikolojn en Internacia Pedagogia Revuo.
Fontoj [redakti]
- ↑ Niaj mortintoj 1939–1945, en: Esperanto septembro-oktobro 1946, paĝo 5.