Martin Nadaud (pariza metrostacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Martin Nadaud
Malnova stacio Martin Nadaud videblas en la fono de stacio Gambetta
Malnova stacio Martin Nadaud videblas en la fono de stacio Gambetta
fantoma metrostacio • metrostacio • subtera stacio
Lokigo
Lando Francio
Urbo Parizo
Arondismento 20-a
Geografia situo 48° 51′ 54″ N, 2° 23′ 53″ O (mapo)48.8648982655382.3981201648712Koordinatoj: 48° 51′ 54″ N, 2° 23′ 53″ O (mapo)
Martin Nadaud (Parizo)
Martin Nadaud (Parizo)
DEC
Martin Nadaud
Martin Nadaud
Martin Nadaud
Situo sur mapo de Parizo
Map
Martin Nadaud
Ecoj
Trakoj 2
Kajoj 2
Tarifa zono 1
Historio
Malfermo 25-a de januaro 1905
Fermo 23-a de aŭgusto 1969
Administrado kaj utiligado
Proprietulo RATP
Trafikanto RATP
Metro-linio M03
vdr

Martin Nadaud estas fantoma metrostacio sur linio 3 de la Metroo de Parizo situanta en la 20-a arondismento de Parizo, fermita la 23-an de aŭgusto 1969, dum la reorganizo de stacio Gambetta.

Stacio[redakti | redakti fonton]

Dum la 1960-aj jaroj, evidentiĝis ke la areo de "Porte de Bagnolet" estis netaŭge priservita de publika transporto, kvankam ekzistis forta postulo.

Estis do decidite plilongigi linion 3 ĝis Bagnolet elde Placo Gambetta. Tial ke la atendita trafiko estis multe pli granda al Porte de Bagnolet ol al Porte des Lilas, ekspluatado per du-branĉa forko ne estis efektivigita. La finstacio de Porte des Lilas cedis lokon profite al tiu de Bagnolet, per kreo de navedo GambettaPorte des Lilas kiu konsistigas linion 3bis.

Por la okazo, stacio Gambetta estis profunde restrukturita reuzante la originan stacion kiel finstacion de linio 3bis kaj konstruante novajn kajojn por linio 3. Stacio Martin Nadaud, nur 232 metrojn for de la malnova stacio, estis absorbita de la nova stacio. Ĝiaj alirejo kaj bilet-vendejo fariĝis hodiaŭ enirejo al stacio Gambetta. Tiu enirejo situas sur Placo Martin-Nadaud.

La nova stacio Gambetta estis malfermita la 23-an de aŭgusto 1969, linio 3bis estis kreita la 27-an de marto 1971 kaj plilongigo al Bagnolet estis malfermita al publiko la 2-an de aprilo 1971.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Martin Nadaud (métro de Paris) en la franca Vikipedio.