Mary Anderson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mary Anderson
Persona informo
Naskiĝo 19-an de februaro 1866 (1866-02-19)
en Kantono Greene
Morto 27-an de junio 1953 (1953-06-27) (87-jaraĝa)
en Monteagle
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo inventisto • entreprenisto • konstruiganto
vdr

Mary ANDERSON (1866 - 1953) estas la inventistino de la glacoviŝilo en 1903. Anderson akiris en 1904 la unuan patenton por glacolavilo.

Ŝi ekhavis la ideon por fari tiun aparaton kiam ŝi survoje al Novjorko en 1903 estis trafita de pluvego. Ŝi desegnis la ideon por viŝi la glacon, por ne plu esti devigata forlasi la aŭton por viŝi la glacon.

La plej interesa fakto estas ke ŝi neniam vendis la inventon kaj do neniam ricevis monon por la malkovro.

En 1916 glacoviŝiloj fariĝis norma ekipo por ĉiuj aŭtomobilioj en Usono.