Mary L. Blake

El Vikipedio, la libera enciklopedio

EdE-B

Mary L. BLAKE (blejk), anglino, artisto. Naskiĝis en la 4-a de oktobro 1872 en York. Desegnis por sciencaj verkoj, gazetoj, brodado ktp. Medalo, London, 1897. Unua Esperantista flugpasaĝero en Anglujo, 1911. Sekretariino de politikaj kaj aliaj societoj por virinoj. Esperantisto de 1906. Membro de la Administra Komitato de BEA. Starigis kaj gvidis kursojn en Essex, Birmingham, London.