Masaĉuseca Instituto de Teknologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Masaĉuseca Instituto de Teknologio (MIT) estas mondkonata universitato en la urbo Cambridge, Masaĉuseco, en Usono. Ĝi situas en la metropola regiono de Bostono kiu enhavas pli ol 200 universitatojn. Alia mondkonata universitato en Cambridge estas Universitato Harvard.

MIT estas gea, private dotita esplora universitato. Ĝi sin dediĉas al la antaŭenigo de scio kaj la edukado de studantoj en scienco, teknologio, kaj aliaj fakoj erudiciaj kiuj plej bone servos la landon kaj la mondon en 21a jarcento. La Instituto havas pli ol 900 fakultatanojn kaj preskaŭ 10 000 studentojn antaŭdiplomajn kaj postdiplomajn, kaj estas dividita en kvin fakultatojn -- Arĥitekturo kaj Urboplanado; Inĝenierarto; Homaraj, Artaj, kaj Sociaj Studoj; Administrado; kaj Scienco -- kaj la Fakultato Whitaker de San-sciencoj kaj -teknologioj. Ene de tiuj ĉi estas 27 diplom-donantaj fakoj, programoj kaj divizioj. Krome, multe da esplorado kaj instruado okazas en interfakaj programoj, laboratorioj kaj centroj kies laboro etendiĝas preter la tradiciaj limoj de la fakoj. La estraro de kuratoroj, nomita la Korporacio, konsistas el ĉirkaŭ 75 ĉefoj el alta edukado, komerco kaj industrio, scienco, inĝenierarto, kaj aliaj profesioj.

Historio

William Barton Rogers en 1846 havis ideon por politeknika institucio. En 1859, la ŝtatestro proponis ke iom el la nova tero en Bostono kreita el la haveno estu por edukaj celoj. Rogers estris komitaton kiu submetis peticion por krei kaj muzeon de natura historio kaj MIT-n. Akton, kiu ĉartizis MIT-n kaj donis la landon, aprobis la parlamento kaj subskribis la ŝtatestro je la 10-a de aprilo 1861. En 1862 okazis la unua kunveno de la estraro, kaj elektiĝis Rogers al la posteno de la unua prezidento de MIT. Konstruado de konstruaĵo en Bostono komenciĝis en 1863. Post du jaroj, la konstruaĵo ankoraŭ ne finiĝis, do nepacienca Rogers malfermis kursojn la 20-an de februaro 1865, en la Komerca Biblioteko en la urbocentro. MIT kaj Bostono kreskis kaj en la fruaj jaroj de la 20-a jarcento, estis novkreita riverbordo en Cambridge kiu estis tute libera. Do la tiama prezidento Richard Cockburn Maclaurin decidis trankslokigi la Instituton tien. En 1916, malfermiĝis la nova tereno.

La instituto komence nur permesis la ĉeestadon de viroj, sed estis unu speciala studentino je la komenco, Ellen H. Swallow, kiu diplomiĝis en 1873. Malgraŭ tio, la studentaro ĉe la Instituto estis preskaŭ tute vira ĝis la 1970-oj, kiam multaj ŝanĝoj komenciĝis ĉe la Instituto. Nun la studentinaro estas pli ol 40% de la tuto.

Sigelo

http://libraries.mit.edu/archives/mithistory/seal/mit-seal_400x400.gif

La laboranto ĉe la amboso kaj la erudiciulo kun libro sur la sigelo de la Instituto estas simbolo de la eduka filozofio de William Barton Rogers kaj aliaj korporaciigintoj de MIT kiel deklarite en ties propono Celoj kaj Plano de Instituto de Teknologio: "...la koncernoj de Komerco kaj la Artoj, kaj ankaŭ Ĝenerala Edukado, postulas la plej serioza kunlaboro de inteligenta kulturo kun industriaj strebadoj." Ankaŭ la latina devizo Mens et Manus (cerbo kaj mano) kaj la du volumoj, Scienco kaj Arto, sur la piedestalo spegulas la kunlaboro de scio kaj praktika scienco. La jaro 1861 referencas al la dato (la 10-a de aprilo 1861) kiam korporaciigis la Instituton la Regno de Masaĉuseco.

La oficiala sigelo de MIT adoptiĝis la 26-an de decembro 1864 de la Korporacio. Multaj versioj aperis tra la jaroj, nuntempe ofte pariodoj faritaj de la studentaro. En 2002, estis diskuto pri rekoni la kontribuojn de virinaj studentoj ĉe la Instituto per surskribi la klasringon de la jaro 2004 per sigelo kun viro kaj virino. Sed la studentaro voĉdonis por ne ŝanĝi la sigelon sur la ringo.

Eksteraj ligiloj