William Barton Rogers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Barton Rogers
Persona informo
Naskiĝo 7-an de decembro 1804 (1804-12-07)
en Filadelfio
Morto 30-an de majo 1882 (1882-05-30) (77-jaraĝa)
en Bostono
Tombo tombejo Mount Auburn
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de VirginioLa Kolegio de Vilhelmo kaj Maria
Subskribo William Barton Rogers
Familio
Patro Patrick Kerr Rogers
Frat(in)oj James Blythe Rogers • Henry Darwin Rogers • Robert Empie Rogers
Edz(in)o Emma Rogers
Okupo
Okupo fizikisto • universitata instruisto • geologo • fondinto
vdr

William Barton Rogers - naskiĝis la 7-an de decembro 1804 en Filadelfio, mortis la 30-an de majo 1882 en Bostono - estis usona sciencisto, nome fizikisto kaj geologo. Li en 1846 proponis kreon de politeknika institucio. En 1859, la ŝtatestro de Masaĉuseco proponis ke iom el la nova tero en Bostono kreita el la haveno estu por edukaj celoj. Rogers estris komitaton kiu submetis peticion por krei kaj muzeon de natura historio kaj novan altlernejonje nomo Masaĉuseca Instituto de Teknologio. Akton, kiu instalis la instituton kaj donis la landon, aprobis la parlamento kaj subskribis la ŝtatestro je la 10-a de aprilo 1861. En 1862 okazis la unua kunveno de la estraro, kaj elektiĝis Rogers al la posteno de la unua prezidento de la Masaĉuseca Instituto de Teknologio. Konstruado de konstruaĵo en Bostono komenciĝis en 1863. Post du jaroj, la konstruaĵo ankoraŭ ne finiĝis, do nepacienca Rogers malfermis kursojn la 20-an de februaro 1865, en la Komerca Biblioteko en la urbocentro. La Masaĉuseca Instituto de Teknologio kaj Bostono kreskis kaj en la fruaj jaroj de la 20-a jarcento, estis novkreita universitata kampuso ĉe riverbordo en la bostona antaŭurbo Cambridge kiu estis tute libera.