Masakro de Hoĝali

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Masakro de Ĥoĝali kaŭzis la morton al plurcentoj da azeraj civiluloj en la urbo Ĥoĝali inter la 23-an kaj la 26-an de februaro 1992 dum la milito en Montara Karabaĥo. Laŭ la azeraj aŭtoritatoj, la masakro estis okazigita de la armenaj armitaj fortoj helpataj de la regimento 366 de la rusa armeo. La oficiala kvanto da viktimoj de la azera registaro estas 613 civiluloj, inter ili 106 virinoj kaj 83 infanoj. El la armena flanko, oni raportas ke la masakro estis konsekvenco de militistaj agoj, parte ĉar la azeraj fortoj bremsis la evakuadon de la loĝantaro aŭ ĉar la registaro enmiksis civilulojn kun militistoj. La armenoj ankaŭ deklaris ke la plejparto de tiuj kiuj povis eskapi danke al la homama helpo de la armenoj, estis murditaj de la azeroj mem kiam ili troviĝis en la rajono Agdamo pro politikaj kialoj

Tiu versio ankaŭ estis konfirmita de malsamaj azeraj ĵurnalistoj. Inter ili, Ejnulla Fatullajev, fondinto de Realnij Azerbajĝan kaj de Gundalik Azerbajĝan, publikigis artikolon kie li asertis ke la azeraj fortoj ankaŭ kundividis kune kun la armenaj fortoj la respondecon pri la morto de centoj da civilaj viktimoj mortigitaj dum la atako al Ĥoĝali. Tiu artikolo okazigis la pli ol 2-jaran enkarcerigon de la ĵurnalisto Ejnulla Fatullajev pro akuzo je difamado kaj insultoj kontraŭ la azeroj.

La masakro de Hoĝali estis priskribita de Human Rights Watch kiel la plej granda kaj sanga masakro dum la konflikto pri Montara Karabaĥo koncerne la mortigado de civiluloj, same ĝi diras ke oni ne disponas je ekzaktaj nombroj ĉar la azera kaj la armena flankoj povas altigi aŭ malaltigi ĝin laŭ la kazo. Tamen, laŭ raporto de Human Rights Watch en 1993 konkludis ke eble ili estis malpli ol 161 mortintoj sed alia posta raporto pliigis la nombron al 200 viktimoj.