Masaoka Shiki

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Masaoka Shiki, ankaŭ Ŝiki (japane: 正岡子規; *17-a de septembro 1867, †19-a de septembro 1902) estis japanlingva poeto, kritikisto kaj ĵurnalisto. Li estis la lasta de kvar grandaj majsteroj de hajko. Ŝiki estis konsiderata grava kritikisto de Matsuo Bashō. Krome li estis poeto, kiu revivigis la malnovan literaturan ĝenron de waka fine de la 19-a jarcento. Ŝiki iris al kolegio en Tokio. Poste fariĝis kolumnisto por la gazetokompanio Nippon. Li suferis kaj poste li mortis pro tuberkulozo.

Ŝiki estis konvinkita ke la japanlingva literaturo devus esti moderniga. Tial li kreis la novajn terminojn haiku (hajko), anstataŭ hokku (hokko) kaj tanka (tankao) (anstataŭ waka). Li emfazis la realistan sintenon en hajko kaj tiel li fariĝis la fondinto de japanlingva literatura realismo ( 写生派).


Unu el liaj verkoj tekstas jene:

Tiele softa kaj kvieta,
Post kiam la sturmo finita -
La sunleviĝo!