Mathew Evans

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mathew Evans
Persona informo
Okupo
Okupo inĝeniero
vdr
Kanada patentapliko de Mathew Evans kaj Henry Woodward.

Mathew Evans estis kanada inventisto kaj grava pioniro en la disvolvigo de la inkandeska lampo, nome ampolo. Li estis unu el la du kanadanoj kiuj disvolvigis kaj patentis la inkandeskan lampon, la 24an de julio, 1874, nome kvin jarojn antaŭ la usona patento de Thomas Alva Edison pri la aparato.

Evans, el Toronto, Ontario, kaj lia amiko Henry Woodward, faris ke la ampolo funkciu per sendado de elektro tra filamento el karbono.

La du viroj estis patentintaj ĝin sed ili ne havis sufiĉan monon por disvolvigi sian inventon, kaj tiele ili devis vendi sian usonan patenton 181,613 al Thomas Edison por 5,000 usonaj dolaroj (100,000 en dolaroj de 2006). Ili ankaŭ garantiis al Edison ekskluzivan permesilon por sia ekvivalenta kanada patento.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]