Matosinhos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Matosinhos
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 175 478  (2011) [+]
Loĝdenso 2 811 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 11′ N, 8° 41′ U (mapo)41.186666666667-8.6844444444444Koordinatoj: 41° 11′ N, 8° 41′ U (mapo) [+]
Areo 62,42 km² (6 242 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Matosinhos (Portugalio)
Matosinhos (Portugalio)
DEC
Matosinhos
Matosinhos
Situo de Matosinhos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Matosinhos [+]
vdr

Matosinhos (portugallingva prononco: [mɐtuˈziɲuʃ]) estas urbo kaj municipo de la Distrikto Porto, regiono Norda, Portugalio, kun ĉirkaŭ 175 478 loĝantoj (2011). La urbocentro, la urbo mem, havis 45 703 loĝantojn en 2001. Matosinhos formas parton de la metropola areo Granda Porto.

Monaĥejo de Leça do Balio.
Preĝejo de Matosinhos.
skulptaĵo She Changes de la artistino Janet Echelman.

Administracia divido[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas subdividita en kvar freguesias, nome:

  • Custóias, Leça do Balio e Guifões
  • Matosinhos e Leça da Palmeira
  • Perafita, Lavra e Santa Cruz do Bispo
  • São Mamede de Infesta e Senhora da Hora

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas multaj restaĵoj de Paleolitiko, Neolitiko (dolmenoj) kaj Bronzepoko (kastrumoj). La navigeblo de la estuaro de la rivero Leça helpis la martransporton, grava por la komerco de varoj el la tuta Romia Imperio. Tio kuniĝis al disvolvigo de ŝoseoj kaj pontoj en la areo, kio ĉefe rezultis en plibonigo de komerco de salo. Ankaŭ la instalado de mezepokaj monaĥejoj en la areo helpis la disvolvigon.

Unu el plej fruaj oficialaj registroj referenca al Vila de Matesinum, jam Matusiny, datas el 1258, kiel rezulto de Sondesploro fare de Afonso la 3-a. Manuelo la 1-a donis foruon la 30an de Septembro 1514. Matosinhos estis altigita al kategorio de urbo la 28an de Junio 1984. En la kolonia epoko la elmigrado de multaj lokanoj al Brazilo rezultis en reveno de enspezoj al la urbo. Iam la loknomo estis Bouças ĝis 1909, kiam Matosinhos estis multe pli grava ol Bouças.

Proksimeco al Porto rezultis en plialtigo de 25 000 loĝantoj komence de la 20-a jarcento ĝis nunaj 172 000.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]